Altgu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto

GONG Xiaofeng,  ILEI-sekciestro en Ĉinio


Edukado kaj plilertigado de E-instruistoj estas grava kondiĉo por disvastigo kaj plisukcesigo de instruado de Esperanto. “Altigu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de harmonia mondo” ja ĝuste estas la temo de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Tio signifas, ke oni jam ekpensis la gravecon kaj valoron de E-instruado.

Posttagmeze de la 4-a de decembro okazis faka kunsido de E-instruado kun partopreno de ĉirkaŭ 50 instruistoj kaj instruemuloj. La enketiloj montras, ke 30 el ili la lingvon instruas aŭ instruis. Kelkaj ĉeestantoj prezentis siajn projektojn de E-instruado en la lernejoj, esprimis siajn pensojn, proponojn, opiniojn kaj dezirojn pri la E-instruado en Ĉinio. Ankaŭ veteraraj esperantistoj metas sian esperon sur E-edukantojn.

Dum la kunsido pri E-instruado, ĉeestantoj diskutis pri la prepara laboro de la fondiĝo de Ĉina Asocio de Esperantistaj Instruistoj, kaj Prof. GONG Xiaofeng, sekciestro en Ĉinio prezentis sian proponon pri la  kunlaboro kaj funkciado inter Ĉina Asocio de Esperantistaj Instruistoj kaj ILEI.

Por bone disvastigi Esperanton, profesorino CUI Jianhua el la Nankina Universitato, prezentis la disvolv-strategion pri E-instruado kaj  la 5-jaran planon. Troviĝas 4 projektoj en ŝia prezentado:

a) trejnado de instruistoj en du altlernejoj (plentempa en 2 jaroj, aŭ plimallonga;

b) klopodado por krei aŭ funkciigi E-magistran projekton en iu universitato;

c) pere de la kunlaboro inter la Esplora Centro de la Ĉina Lingva Strategio en la Nakina Universitato kaj Ŝanhaja Fremdl ingva Universi tato, puŝu la laboron, ke Esperanto estu baza lingva lern-objekto.

d)kunstreĉante la forton de la tuta Ĉinio, fondu la modelajn  centrojn (inkluzive de altlernejoj, mezgradaj kaj elementaj lernejoj,  trejn-centroj). Samtempe, energiplene kreu markon kaj okupu la merkaton per la marko.

Post la diskutado, oni decidis starigi ĉefan preparan grupon el 3  personoj, t.e profesoroj LI Weilun, CUI Jianhua kaj GONG Xiaofeng. Sekve, la prepara grupo proponis, ke lokaj asocioj rekomendu 1-2 respondeculojn, kiuj estas spertaj kaj entuziasmaj instruistoj aŭ instruemuloj por ke ili pli bone reguligu instruadon de Esperanto.
En la fino, la prepara grupo prezentis jenajn estontajn planojn:

A) de la centro de la Nankina Universitato, disvolvi E-instruadon  radie al la ĉirkauxo. Krei retan kontakton kun ĉiuj asocioj. 

B) fondi 2-3 trejn-centrojn en Ĉinio. (Se lokaj asocioj havas kondiĉojn por esti niaj trejn-centroj, bv. kontakti nin.)

C) priatenti pr i E- inst ruado en 3 flankoj : altlernejoj, mezgradaj  kaj elementaj lernejoj (por infanoj), reta kaj socia formoj.

D) plejgrave, trejni E-instruistojn kaj altigi la lingvscian nivelon de Esperanto.