Ĉina Kongreso Substrekas Instruadon kaj Lernadon


La 8a Landa Kongreso de Esperanto okazis inter la 3a kaj 5a de decembro ĉi-jare en la urbo Nankino, en la orienta parto de Ĉinio.   Venis al tiu kunveno centoj da entuziasmaj esperantistoj ne nur el Ĉinio, sed ankaŭ el aliaj landoj kiaj Francio, Hispanio, Irano, Japanio, kaj Usono. La kongresejo lokiĝis en la Universitato de Nankino, unu el la plej prestiĝaj kaj sciencaj en Ĉinio. 

En t iu bona kadro senteblis la deziro de multaj ĉinoj plibonigi la instruadon kaj lernadon de Esperanto je ĉiaj niveloj. Jam ekde la komenco de la Kongreso aǔdeblis Esperantaj konversacioj en ĉiuj anguloj de la kongresejo. Multaj ĉinoj parolis la tutan tempon aǔ preskaǔ en la internacia lingvo. Tiaj babiladoj estas unu el la signoj el la Landa Kongreso, ke en Ĉinio oni volas pli seriozigi la instruadon kaj lernadon de Esperanto.

La seminario pri edukado kaj la fina raporto de la Kongreso substrekis  la novan, pli gravan rolon de la instruado kaj lernado de Esperanto en Ĉinio. Cui Jianhua kaj Gong Xiaofeng prezentis kvin-jaran strategian planon por krei novajn centrojn por Esperanto-instruado, kaj notinde  estas la strebo plibonigi la instruadon de Esperanto je ĉiaj niveloj, de infanoj al universitatanoj.   

Dennis Keefe