Historio
Pekino estas unu el la mondfamaj antikvaj kulturaj urboj. Jam antau
700 mil jaroj tie aktivadis primitiva tribo de pekin-homoj en Zhoukoudian.
La plej frua nomo de Pekino estis Ji. En 1045 a.K. ghi farighis
chefurbo de la regno Yan. De 221a.K., kiam la Unua Imperiestro de
Qin-dinastio unuigis Chinion, ghis 937, ghi chiam estis grava urbo
de la norda parto de Chinio. En 938 p.K. Liao-regno, kies teritorio
ampleksis grandan parton de norda Chinio, prenis ghin kiel sian
vicchefurbon, tiam ghia nomo estis Yanjing. En la sekvantaj historiaj
periodoj de Jin, Yuan, Ming kaj Qing ghi daure estis chefurbo de
Chinio dum 650 jaroj. La 1-an de oktobro, 1949, naskighis la China
Popola Respubliko, kiu prenis ghin kiel sian chefurbon.
Natura
medio
Loghantoj
kaj nacioj
Turismo
Rilatoj
kun eksterlando
Mapo
de pekina administra divido
|