Nun
en 10 el la distriktoj kaj gubernioj de Pekino funkcias turisma
informa centro, kiu bone servas al diversaj klientoj. La oficistoj
de la centro parolas almenau en unu fremda lingvo kaj precipe en
la angla kaj japana. Chiuj centroj estas ekipitaj per tush-ekranoj,
kiuj donas informojn de 320 turismaj lokoj. La komputiloj de la
centroj estas ligitaj al la retejo de la Pekina Turisma Administracio
www.bjta.gov.cn.
Ilia servado inkludas ankau konsultighon, urghan helpon, vendon
de memorajhoj kaj trakton de plendoj. Ili faras specialan servon
ankau al la individuaj turistoj.
|