Qionghua-insulo rigardata de malproksime.
La Blanka pagodo en stilo de lamaisma arkitekturo sur la supro
de la insulo estas marko de Beihai-parko.
|
Naudraka Ekranmuro el glazuritaj brikoj
kaj kaheloj altas 5 metrojn, longas 27 metrojn kaj dikas 1.2
metrojn. Sur ambau flankoj estas po 9 reliefaj drakoj viglantaj
en maro.
|
Kvin Drakaj Kioskoj sur la norda bordo
de Beihai-lago, kie imperiestroj kaj iliaj familianoj hokis
fishojn, aprecis plenlunon kaj rigardis fajrajhojn.
|
Chengguang-halo en la mezo de la Ronda
Urbo
|
Monumento kun skribo de imperiestro Qianlong
|
Beihai-lago plena de lotusfloroj
|
Blanka Pagodo kaj
Shanyin-halo staras sur la pinto de Baita-monto. La pagodo
estas lamaisma konstruajho en alto de 35.9 metroj. Shanyin-halo
estas kvadrata konstruajho kun ronda tegmento. Sur la muroj
de la halo estas 445 budhostatuoj. En la halo kultighas bronza
statuo de budho Manjusri. |
Huafangzhai-ghardeno. En Qing-dinastio
imperiestroj ofte venigis famajn pentristojn fari pentrajhojn
en tiu chi ghardeno.
|
Jingxinzhai-ghardeno konstruita en
Ming-dinastio kaj plivastigita en 1759.
|