LA SOMERA PALACO


Kajo, kie Cixi elshpighis shipveturi de la Imperiestra Palaco en la urbocentro de Pekino al la Somera palaco. Tie estas la fronta pordo de Leshou-halo. Sur du altaj fostoj oni pendigis lampojn en nokto.

Yudai-ponto. Oni faris la arkon de la ponto alta por ebligi trapason de granda plezurshipo de imperiestra familio. 11. Zhichun-kiosko en orienta parto de la lago, bona loko por apreci la belan pejzaghon de la palaco.

Shtona Shipo. Ghin konstruis unue imperiestro Qianlong kaj poste imperiestro Guangxu aldonis al ghi europstilajn kajutojn kaj radojn ambauflanke. La shipo kun longo de 36 metroj estis konstruita el grandaj bluaj shtonoj.

Malantaua Lago estas arta rivero che la norda piedo de Wanshou-monto, kaj la pejzagho che la rivero estas aranghita imite al tiu en Suzhou. Pro tio ghi estas nomata Suzhou-rivero. La rivero longas 1000 metrojn.

Suzhou-strato okupas la mezan parton de ambau bordoj de la rivero. Vicoj da butikoj sur la bordoj revidigas la scenon en la antikveco, kie turistoj povas shanghi monon en turismajn monerojn en antikva formo por pagi en la strato pro frando de bongustajhoj, ghuo de teo kaj acheto de memorigajhoj.

Bronza Baoyun-pavilono okcidente de Foxiang-pavilono. Ghi estis preghejo de lamaoj, konstruita en 1755, en alto de 7.55 metroj kaj pezo de 207 tunoj.

17-arka Ponto konstruita en 1750 longas 150 metrojn kaj estas la plej longa ponto en la imperiestraj ghardenoj de Chinio.

Longa Koridoro konstruita en 1750. Interne de la koridoro vidighas 14 mil koloraj pentrajhoj pri diversaj temoj.

Bronza leono. Antau la Orienta Pordo de la palaco estas maskla kaj femala leonoj el bronzo, majstrajhoj inter la samspeculoj de Qing-dinastrio(1644-1911).

Foxiang-pavilono altas 41 metrojn kaj havas tri etaghojn kun kvar aleroj. Ghi estas marko de la Somera Palaco kaj ankau religia konstruajho kun alta arta valoro.