La Granda Muro

    La konstruado de la Granda Muro komencighis en la 7-a jarcento a.K. En la jaro 221 a.K. regnestro Ying Zheng de Qin-regno (poste la Unua Imperiestro de Qin-dinastio) unuigis Chinion. Por bari entrudighon de hunoj, li ordonis ripari kaj kunligi la murojn konstruitajn de diversaj regnoj, kaj el tio formighis la Granda Muro. En la postaj dinastioj la Granda Muro estis multfoje riparita, kompletigita kaj plilongigita. En 1987 la Granda Muro estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.

    La Granda Muro komencighas de Jiayuguan-pasejo en Gansu-provinco kaj finighas che Shanhaiguan-pasejo en Hebei-provinco, apud Bohai-maro. La muro longas 6700 kilometrojn kaj trairas 6 provincojn kaj Pekinon.

    La Granda Muro favoras Pekinon per siaj pluraj belegaj partoj che Badaling, Jinshanling, Simatai kaj Mutianyu, chiuj sur apikaj montoj.

Fotoj