Tian'anmen-placo kun la Monumento
de Popolaj Herooj kaj la Memorhalo de Mao Zedong. Tie okazas
chiutage rito de hiso kaj malhiso de la nacia flago.
|
Ornama kolono. Antau kaj malantau
Tian'anmen-pordego staras po paro da ornamaj kolonoj delikate
skulptitaj el blanka marmoro.
|
Zhengyangmen-pordego estis la suda
fronta pordego de la interna urboparto de Pekino. Antaue ghi
estis malfermita sole por imperiestroj. Ghi estis konstruita
en 1421 kaj altas 42 metrojn.
|
Turo sur Tian'anmen-pordego staras
sur la bazo en alto de 13 metroj. En la feuda socio tie okazis
ceremonio por titolado, nomumo, publikigo de dekreto k.a.
|
Tian'anmen-pordego estis
la fronta pordo de la Imperiestra Palaco en Ming- kaj Qing-dinastioj.
Kiam ghi estis konstruita en 1417, ghi nomighis Chengtianmen-pordego.
En 1651 ghi ricevis la nunan nomon.
|