Ling'en-halo, kie imperiestroj, iliaj
edzinoj kaj korteganoj kultis
la forpasintajn imperiestrojn. Nun en la mauzolea regiono
restas
nur tiu kulta halo.
Koridoro en la hipogeo
Tomba Turo de Dingling-mauzoleo
Dia Vojo kondukanta al la 13 mauzoleoj.
Ambauflanke de la vojo staras 6 paroj da shtonaj militaj kaj
civilaj korteganoj kaj 12 paroj da shtonaj leonoj, kameloj,
elefantoj, chevaloj kaj mitaj bestoj, chiuj el sola shtonbloko.
Ili estis faritaj en 1435.
Dingling-mauzoleo estas tombo de
imperiestro Zhu Yijun kaj liaj du edzinoj. Nun ghi kun pli
ol 3000 trovitaj artajhoj estas muzeo.
Changling-mauzoleo estas la unua
kaj plej granda el la 13 mauzoleoj. Ghi estas tombo de imperiestro
Zhu Di kaj liaj edzinoj.
Enirejo de la hipogeo de Dingling-mauzoleo
Tomba Turo de Changling-mauzoleo
Hipogeo. En la hipogeo
de Dingling estas 3 tronoj el blanka marmoro kaj antau ili
estas longa tablo kun eterna lampo. La tronoj estis faritaj
por la imperiestro kaj liaj du edzinoj.
Cherkoj en la malantaua halo de la
hipogeo. En la mezo estas cherko de la imperiestro kaj la
aliaj du estas de liaj edzinoj. Apud la cherkoj estas rughe
lakitaj kestegoj plenaj de trezoroj.
Ora krono de imperiestro farita el
ora drato, unika en Chinio
Feniksa krono de edzino de imperiestro
el 5000 perloj kaj 150 gemoj