国际世界语协会主席贺信

 

尊敬的各位代表,亲爱的中国世界语者们:

很荣幸有机会为你们的世界语大会发贺信。我的确感到万分荣幸,这不仅仅是传统的礼节性表达,而是因为:

第一,中国在当今的世界拥有十分重要的地位。我认为,中国的名字应该做改动了,中国在汉语里的意思是“中间的国家”。实际上,我认为中国是“领先的国家”,这是我很久以来的想法,对其他人来说,也许只是近期的认识,但却是越来越强烈的感受。中国的重要性在本世纪变得越来越突出,而且未来,中国必将在世界上扮演更具领导地位的角色。

如果是这样,那么中国世界语者——在向中国人民乃至世界人民证实世界语在解决语言问题的公正性方面——也将发挥主导作用。因此,你们现在的责任就是整合起来为能够发挥这样的作用而努力。

这新角色是对传统角色的拓展和延伸:向中国人民这样广大的人群介绍并教授世界语,这是国际世界语协会任何其他普通国家协会都无法承担的。

由此你们可以理解,我们这些外国世界语者对你们是多么依赖。这是让我感到荣幸的第二个原因。我是在同能够让世界语在当今世界走向成功的关键人物们讲话。

让我深感荣幸和满意的第三点,就是你们国家的历史。今年,我曾几次有机会谈到1905年在法国海滨城市布伦召开的第一届国际世界语大会100周年这件事。

期间我谈到类似的话题,这里重复如下:

我个人为世界语者在过去的这个充满血腥的世纪里所做的一切感到非常骄傲。上个世纪初,当和平运动刚刚兴起的时候,世界语者就站前列;第一次世界大战期间,世界语者积极参加救援工作;俄国、中国等国的革命胜利之后,当人们憧憬未来时,世界语者就为未来努力工作;哪里有民族主义的统治,哪里就有世界语者的反抗;为了反抗侵略者和残暴势力,在许多地方世界语者牺牲了生命;第二次世界大战后,世界语者参加了所有的反战游行;他们是联合国、联合国教科文组织等国际合作组织的热情支持者。至此,我满怀谦恭地想起那些遭受推行以强凌弱逻辑的强权的迫害而牺牲的人们。他们是伟大的巨人,而我们只能仰望他们、赞赏他们,并且希望当我们面临相同境地时,也能像他们那样勇敢。

我不必提醒你们回忆自己的历史,因为你们比我了解更多。回望中国世界语运动史,人们一定感觉到自己在中国世运巨人面前是多么的渺小。那些名字我不必列举,因为你们一定耳熟能详。

亲爱的中国世界语者们,在这个美好的时刻,我不想更多地占用你们的时间。我真的非常遗憾,不能到你们中间,在你们的青春热情中重获青春。

欧洲人说,世界语的故乡比亚韦斯托克小城位于波兰东北部。这是地理学的视角,但是如果我们把比亚韦斯托克看作世界语及其理想推广的中心,我们就会发现这中心正在世界范围内移动,而目前,这中心可能就在北京或上海。

向你们所有人致意。

祝大会圆满成功!

国际世界语协会主席雷纳托·科尔塞蒂

 

Estimataj reprezentantoj de la instancoj, karaj chinaj esperantistoj,

estas por mi granda honoro havi la eblecon sendi al via kongreso salut-mesaghon. Mi fakte sentas ghin kiel honoron veran kaj ne nur formulan, pro la kutima formulo, kiun oni uzas komence de chi tiuj tekstoj.

La unua kialo pro tio estas la graveco de Chinujo en la nuna mondo. Lau mi oni devus shanghi g'ian nomon. La nuna nomo en la china estas, "La lando de la mezo". Fakte ghi estas por mi de longa tempo kaj por la aliaj de la lastaj tempoj sed chiam pli kaj pli: "La lando de la antauo". La graveco de via lando ighas chiam pli klara en la nuna jarcento, kaj ghi certe havos ankorau pli gvidan rolon en la estonteco.

Se tiel estos, ankau la chinaj esperantistoj havos gvidan rolon en la konvinkado de homoj en Chinujo kaj tra la mondo pri la justeco de la solvo de la lingva interkomunikado pere de Esperanto. Pro tio via devo nun estas reorganizighi por inde transpreni tiun rolon.

Tiu nova rolo aldonighos al la tradicia rolo: informi pri Esperanto kaj instrui ghin al tiom granda parto de la monda homaro, kiom neniu normala landa asocio de UEA devas prizorgi.

Do, vi mem povas kompreni, kiom ni, la ne-chinaj esperantistoj, dependas de vi. Jen la dua kialo de mia honoro. Mi alparolas la esperantistojn, kiuj havas shlosilan rolon por la triumfo de Esperanto en la mondo nuntempe.

La tria kialo de mia honoro kaj kontento alparoli vin kus'as en via historio. Chi-jare mi daure havis okazojn pritrakti la cent-jaran dat-revenon de la unua internacia kongreso de Esperanto en Bulonjo-che-maro en Francujo en la jaro 1905-a.

En chiuj okazoj mi daure diris ion de chi tiu speco kaj, pro mallaboremo, mi rediras ghin al vi senshanghe:

Mi mem estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento. Ili estis en la unuaj vicoj, kiam oni kreis la unajn movadojn por paco en la komenco de la pasinta jarcento. Ili help-agadis dum la unua mond-milito. Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la estonteco post la revolucio en Rusujo, en chinujo kaj en aliaj landoj. Ili kontraustaris naciismajn reghimojn, kie tiuj reghimoj ekestis. Ili mortis en pluraj lokoj pro kontraustaro al la invadintoj kaj al la favorantoj de perforto. Esperantistoj partoprenis chiujn manifestaciojn kontrau militoj post la dua mondmilito. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia kunlaboro kiel Unuighintaj Nacioj kaj Unesko. Mia penso nun iras kun granda humileco al chiuj tiuj, kiuj ig'is viktimoj de la potencoj, kiuj volis en unu maniero au alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas super la plej malforta. Ili estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj aplaudi kaj esperi, ke en la sama situacio, ni sukcesus agi same kuraghe kiel ili.

Nu, mi ne devas memorigi vin pri via historio, kiun vi konas pli bone ol mi. Sed, se oni rigardas al la historio de la china Esperanto-movado, oni ne povas ne senti sin tre malgranda apud la gigantoj de la historio de la china movado. Mi ne memorigos vin pri apartaj nomoj, se vi certe scias pri ili.

Karaj chinaj esperantistoj, mi ne volas pli longe forrabi vian tempon kaj pli longe tedi vin en chi tiu bela okazo pro via movado. Mi vere bedauras ne povi esti inter vi, kaj rejunighi pro via juneca entuziasmo.

Europanoj ankorau asertas, ke Bjalistoko, la naskigh-urbo de Esperanto, estas urbeto en nord-orienta Pollando. Tio fakte estas vera lau la geografio kaj la mapoj, sed se ni konsideras Bjalistokon kiel la idealan centron de Esperanto kaj de la disvastigo de ties noblaj idealoj, ni vidos, ke ghi daure movighas tra la mondo kaj en la nuna tempo tre vershajne ni trovas ghin inter Beijing kaj Shanghai.

Sentu vin chiujn unuope salutataj.

Grandan sukceson al via kongreso!

 

Renato Corsetti

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio