|
Karaj samideanoj,
Komence de tiu chi jaro ni surretigis hejmpaghojn
en Esperanto kaj en la china lingvo pri "89-a
Universala Kongreso de Esperanto" en la reta
"El Popola Chinio". Vi subtenis nian laboron
per vizitado de niaj hejmpaghoj. Koran dankon!
Ni esperas, ke vi daure subtenos nin per sugestoj
pri chiuj artikoloj kaj fotoj de niaj hejmpaghoj kaj
diskonigos ilin inter viaj konatoj kaj membroj de
via E-organizo. Nun ni funkciigas la kurson "Esperanto
por chiuj" en la rubriko "Lernado"
sur la hejmpagho en la china lingvo. La kurson gvidas
s-ro Li Weilun, veterana esperantisto kaj vicprofesoro
de la Pekina Lingva Universitato. Nia celo estas helpi
al vi lerni kaj perfektigi Esperanton che la niveloj
elementa kaj meza, kaj pli bone servi al la venontjara
UK okazonta en Pekino. Ni esperas, ke ghi ludos ian
rolon en nia Esperantujo.
Estas chiam bonvenaj viaj kontribuajhoj, proponoj
kaj kritikoj pri la enhavo, ilustrajhoj kaj lingvajho
de la menciitaj hejmpaghoj kaj ankau la reta EPCh.
Kun sinceraj salutoj,
China
Esperanto-Ligo
Redakcio de "El Popola Chinio"
|