|
Teksto
(课文)
| --
Chu vi vidas, ke tie promenas maljunulo kun sia
nepo? |
-- 你看见那里有个老人带着自己的孙子在散步么? |
| --
Jes. Kiuj ili estas? |
-- 是的。他们是谁? |
| --
La maljunulo estas mia patro kaj la knabo, mia
filo. |
--
老人是我父亲,男孩是我的儿子。 |
| --
Chu via patro ankorau laboras? |
-- 你父亲还工作么? |
| --
Ne. Li estas pensiulo. Li jam emeritighis antau
dek jaroj. |
--
不,他是退休者,他10年前就已退休了。 |
| --
Chu vere? Shajnas al mi, ke li havas apenau sesdek
jarojn. Li aspektas tre sana. Chu via filo ne
vizitas infanghardenon? |
--
真的么? 我觉得他还不到60岁。他显得很健康。你儿子不上幼儿园么? |
| --
Jes. Sed de la lastaj tagoj li estas malsana.
Li tusas. Tial li restas hejme kun siaj geavoj. |
-- 上,不过他最近几天有病,咳嗽,所以和爷爷奶奶呆在家里。 |
| --
Via filo estas tre charma. |
-- 你儿子很可爱。 |
| --
Kaj petolema. |
-- 也很淘气。 |
| --
La petolemaj infanoj estas saghaj. Chu vi ne kredas
tion? |
--
淘气的孩子聪明,你不这样认为么? |
| --
Eble jes, eble ne. Ankau kvieta infano povas esti
sagha. |
-- 也许是,也许不是。文静的孩子也可能是聪明的。 |
| --
Se memoro min ne trompas, via frato militservas
en alia urbo, chu ne? |
-- 要是我没记错的话,你弟弟在别的城市服兵役,对么? |
| --
Jes, li laboras kiel shoforo. Nu, mi montru al
vi foton de nia familio. Tiu, kiu staras dekstre
de mi, estas mia frato. |
-- 是的,他当司机。唔,我给你看看我们家的照片。站在我右边的就是我弟弟。 |
| --
Ho, vi ambau similas unu al la alia, kiel ghemeloj. |
--
啊,你们两人长得真像,跟双胞胎一样。 |
| --
Tiu, kies okuloj brilas, estas mia edzino. |
-- 这个眼睛炯炯有神的是我妻子。 |
| --
Kaj tiu, kiun brakumas via edzino, estas via filo,
chu ne? |
-- 你妻子抱着的就是你儿子,对吗? |
| --
Jes, miaj gepatroj tre amas lin. |
-- 没错,我父母非常爱他。 |
| --
Estas vere, ke li estas bela kaj charma. Kiuj
estas tiu chi junulo kaj tiu chi knabo? |
-- 他真的非常漂亮,非常可爱。这个年轻人和这个男孩是谁? |
| --
Ili estas mia kuzo kaj nevo. |
--
他们是我的堂兄和侄子。 |
Klarigoj
(注释)
1. Subjekta
subpropozicio (主语从句):
主语如果是一个句子,就叫主语从句。连接主语从句可以用连词ke或关联词kiu,
kio等,还可用疑问副词chu,主语中可加指示代词tiu,
tio等。如:Kiu
volas, tiu povas.(有志者事竟成。)Plej
bone ridas, kiu laste ridas.(谁笑到最后,谁笑得最好。)Kio
pasis, ne revenos.(机不可失,时不再来。)Tio,
kio estas neebla por unu persono,
estas ludilo por grupo da personoj.(一个人干不了的事,一群人来干就不算一回事。)
Tiu, kies
foton mi montris al vi, estas mia onklo.(我给你看了他的照片的那个人是我叔叔。)Ne
estas certe, chu li venos.(尚不确定他来否。)Estas
bone, ke vi ofte parolas Esperante.(你经常讲世界语,这很好。)Ne
estas dirite, kiam ni iru.
(没说我们该什么时候走。)
Shajnas,
ke pluvos.(看样子要下雨。)Ne
plachas al mi, ke ni nenion faras.(使我不喜欢的是你什么也不干。)Ne
malhelpas nin, ke li ne venis.(他没来于我们无妨。)
2.词组 unu
(la) alia:
unu
(la) alia(互相,彼此)在句中做状语,unu不变,两人之间用unu
la alia, 两人以上用unu
alia, 根据谓语要求
(la) alia
或变宾格,或加上适当的介词。如:Ni
chiuj devas helpi unu alian
kaj lerni unu de alia. (我们大家应该互相帮助,互相学习。)
Li kaj lia
frato estas similaj unu al la alia.(他和他弟弟长得很像。)
Ekzercoj
(练习)
1.
Praktiku
lau la frazmodeloj (句型操练):
(1) Li
laboras kiel __________________________.
(2) Shajnas
al mi, ke ________________________.
(3) Estas
vere, ke ___________________________.
(4) Tiu,
kiu ____________, estas _____________.
2. Klarigu
jenajn vortojn en Esperanto(用世界语解释下列单词):
avo,
avino, nepo, nepino, onklo, onklino, kuzo, kuzino,
nevo, nevino
Solvo
(答案):
3. Kompletigu
jenajn frazojn (完成下列句子)
(1) Shajnas,
ke ......
(2) Ne
plachas al mi, ke ......
(3) Tiu,
kiu ......, estas mia kuzo.
(4) Estas
bone, ke ......
(5) Ne
estas certe, chu ......
(6) Ne
estas dirite, ......
4. Divenu
(猜一猜)
(1) En
la chambro sidas tri homoj. Inter ili estas du patroj
kaj du filoj. Kiuj estas ili?
(2) Mi
estas frato de tiu homo, sed tiu homo ne estas mia
frato. Kiu estas tiu homo?
(3) En
la chambro estas du homoj. Unu estas juna kaj la
alia, maljuna, la juna estas filo de la maljuna,
sed la maljuna ne estas la patro de la juna. Kiu
estas la maljuna?
5. Esperantigu
jenajn frazojn(把下列句子译成世界语):
(1) 看样子要下雪了。
(2) 使我喜欢的是他学习很努力。
(3) 没说我该干什么。
(4) 给我打电话的是我侄子。
(5) 尚不确定他是否找到了工作。
(6) 你儿子象你还是象他妈妈?
Solvo
(答案):
|