(1) La
kamparano kun sia fileto iris en la kampon.
(2) Ili
iris en la kampon por vidi, chu la greno baldau
estos matura.
(3) Li
vidis ke kelke da spikoj malalte klinighas, kaj
aliaj ne. Li pensis ke tiuj, kiuj mallevighas, certe
estas netaugaj, kaj la aliaj estas bonaj.
(4) La
patro deshiris kelkajn spikojn kaj diris: "Rigardu.
Tiuj spikoj, kiuj modeste klinighis, estas plenaj
je la plej bela greno; la aliaj, kiuj rektighis
tiel fiere, estas tute malplenaj kaj netaugaj."