|
Teksto
(课文)
Pentri diablon |
画鬼 |
Iu gasto venis al la reĝo de Qi-regno por servi al li per pentrado.
“Kio estas plej malfacile pentrebla?” demandis la reĝo.
“Hundo kaj ĉevalo,” respondis la gasto.
“Kio estas plej facile pentrebla?” refoje demandis la reĝo.
“Pentrado de diablo estas plej facila. Ĉar hundo kaj ĉevalo estas tre bone konataj de ĉiuj, oni povas facile trovi vian fuŝaĵon en la pentraĵo pri ili. Diablojn oni povas pentri laŭplaĉe, ĉar neniu ilin vidis kaj neniu scias, kiel ili vere aspektas,” respondis la gasto. |
一位客人来到齐国给国王画画。
“什么东西最难画?”国王问。
“狗和马。”客人回答。
“什么东西最容易画?”国王又问。
“画鬼最容易。由于狗和马大家都非常熟悉,所以人们很容易就能发现你画得不好。鬼可以随便画,因为没有人见过鬼,没有人知道鬼长得什么样。”客人回答。 |
Klarigoj
(注释)
Qi-regno (齐国),Qi 汉语拼音,加连词符,接普通名词,又如:Beihai-parko(北海公园),Nankai-universitato(南开大学),Hebei-provinco(河北省)
Ekzercoj
(练习)
1. Esperantigu jenajn proprajn nomojn(把下列专有名词译成世界语)
(1) 鲁国(2)宋朝(3)景山公园(4)朝阳区(5)复旦大学(6)河南省
Solvo
(答案):
2.Formu po 10 vortoj per la sufiksoj -aj- kaj -ebl- kaj ĉinigu ilin(用后缀-aj- 和-ebl- 分别构10个单词,并译成汉语)
Solvo
(答案):
3.Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto(根据课文回答问题)
(1) Por kio iu gasto venis al la reĝo de Qi-regno?
(2) Kio estis la unua demando de la reĝo?
(3) Kion respondis la gasto al la unua demando?
(4) Kio estis la dua demando de la reĝo?
(5) Kion respondis la gasto al la dua demando?
Solvo
(答案):
4. Ĉinigu jenajn frazojn(把下列句子译成汉语)
(1) La tajloro fuŝis mian veston.
(2) Tiu artikolo estas simpla fuŝajo.
(3) Ni devas servi tutkore al la popolo.
(4) Li estas ĉina fama pentristo.
Solvo (答案):
5. Legu jenan humuraĵon (阅读下面的幽默):
Tri musoj
Superstiĉa princo vidis foje en sonĝo tri musojn: grasan, malgrasan kaj blindan. La princo demandis diveniston, kiu jene klarigis la sonĝon: “La grasa muso estas via ministro, la malgrasa estas via popolo, kaj la blinda estas via portreto, via princa moŝto.
Solvo (答案):
|