La
chielo estis klara kaj la suno brilis. Ni promenis
lau strato. Ambauflanke staris domegoj, grandaj
kaj altaj. Inter ili trovighis magazenoj, hoteloj,
poshtejo kaj hospitalo. La hotelo, kie ni loghis,
staris che la norda flanko de la strato. Ghi estis
deketagha domego. Kontrau la hotelo estis placo.
Tie ludis multaj infanoj.
Ni
demandis pasanton, kie estas la Granda Teatro. Audinte,
ke ni estas chinaj esperantistoj, li ghoje salutis
nin kaj kondukis nin al la teatro. Ni dankis lin,
sed li iris, ke estas granda ghojo por li konatighi
kun chinaj esperantistoj.