|
Teksto
(课文)
|
Hotelo
|
旅馆
|
| Hotelmastro:
Bonvenon, sinjoroj! |
旅馆经理:欢迎二位先生! |
| Sinjoro
A: Chu vi havas liberan chambron? |
甲先生:你们有空房间吗? |
| M:
Jes. Kian vi deziras? |
经理:有,你们要什么样的房间? |
| A:
Ni deziras dulitan chambron kun banejo en la dua
etagho. |
甲:我们要一间二层的带洗澡间的双人房间。 |
| M:
La chambroj en la dua etagho estas jam okupataj. |
经理:二层的房间都住满了。 |
| Sinjoro
B: Kion fari? |
乙先生:那怎么办? |
| M:
Ni havas ankorau kelkajn chambrojn en la tria
etagho. |
经理:三层还有几间房间。 |
| A:
Bone. Ni deziras chambron, kies fenestroj rigardas
al sudo. |
甲:好,我们要一间朝南的。 |
| M:
Ho, vi havas bonan shancon! En la tria etagho
ankorau restas unu tia chambro. |
经理:啊,你们运气真好!三层还剩下一间这样的房间。 |
| B:
Kiom da juanoj por unu nokto? |
乙:住一夜多少钱? |
| M:
Okdek juanoj. |
经理:八十元。 |
| B:
Sufiche malmultekoste. Do montru al ni la chambron. |
乙:相当便宜。那么请给我们看看房间吧。 |
| M:
Servisto, konduku la sinjorojn al la numero 304. |
经理:服务员,领二位先生到304房间去。 |
| Servisto:
Bonvolu sekvi min, sinjoroj. |
服务员:二位先生请跟我走。 |
| A:
Kie trovighas la lifto? |
甲:电梯在哪? |
| S:
Ghi trovighas meze de la koridoro che la maldekstra
flanko. Vi povas ghin uzi libere. |
服务员:在走廊中间左侧,你们可以随随便便用。 |
| B:
Kie trovighas la manghochambro? |
乙:餐厅在哪? |
| S:
En la teretagho, che la okcidenta fino de la koridoro. |
服务员:在一层走廊的西头。 |
| A:
Chu estas barbirejo en la hotelo? |
甲:旅馆里有理发室吗? |
| S:
Jes. Ghi estas apud la pordo. Jen la shlosilo
de via chambro. Ne forgesu shlosi la pordon che
forlaso de la chambro kaj restigu la shlosilon
che la kontoristo. Prenu tiun chi butonon, kiam
vi bezonos nian servon. |
服务员:有,在门的旁边。这是你们的房间的钥匙。你们离开房间时,请别忘了锁门并把钥匙留给大堂服务员。有事找我们,请按这个电钮。 |
| B:
Vi estas tre afabla. Ni dankas vin. |
乙:您太客气了,谢谢您。 |
| S:
Servi al niaj gastoj estas mia devo. |
服务员:为顾客服务是我们的职责。
|
Klarigoj
(注释)
1.
关于楼层的叫法,各国不一样。有的把第一层称为la teretagho,把第二层称为la unua etagho,把第三层称为la
dua etagho,以此类推;有的则把第一层称为la unua etagho (或la teretagho),把第二层称为la
dua etagho,以此类推。
2.
al la numero 304, numero 前面省略了chambro.
304读作 "tricent kvar" 或 "tri nulo kvar".
3.
Uzado de infinitivo (动词不定式的用法):
(1) 做主语,如:a. Lerni
estas nia chefa tasko. (学习是我们的主要任务。) b. Diri
estas facile, sed fari
estas malfacile. (说时容易做时难。)
(2) 做谓语:
A. 代替命令式,如:a. Ne fumi!
(不准抽烟!) b. Silenti!
(肃静。)
B. 用于省略句,如:a. Kion diri?
(说什么呢?) b. Kion fari?
(怎么办?)
C. 与系动词一起构成名词性合成谓语,不定式做表语,如:a.
Nia chefa tasko estas lerni.
(我们的主要任务是学习。) b. Mia laboro estas instrui.
(我的工作是教书。)
Ch. 与某些动词一起构成动词性合成谓语,如:a. Vi
povas veni
al mi iam ajn. (你们任何时候都可以到我这儿来。) b. Vi devas lerni
diligente. (你们应该努力学习。)
(3) 做宾语,如:a. Shi shatas danci!
(她喜欢跳舞。) b. Li instruas al mi kanti!
(他教我唱歌。)
(4) 做定语,如:a. Estas tempo tagmanghi!
(是吃午饭的时候了。) b. Li havas kutimon promeni
post mangho. (他有饭后散步的习惯。)
(5) 做状语,如:a. Mi iras acheti
shuojn. (我去买鞋。) b. Ni kunvenas por diskuti
pri nia laboro. (我们开会讨论我们的工作。)
(6) 做补语,如:a. Mi audis lin fermi
la pordon. (我听见他关门。) b. Mi jam estas preta fari
paroladon. (我已经做好了讲话的准备。)
Ekzercoj
(练习)
1.
Praktiku lau la frazmodeloj (句型操练)
(1) La
fenestro de mia chambro rigardas al ______.
(2) Mi
kondukis lin al _____.
Solvo
(答案):
2. Chinigu
jenajn frazojn kaj diru la uzon de infinitivo.
(把下列句子翻译成汉语并说出动词不定式的用法)
(1) Mi
ne scias instrui!
(2) Ne
fotu!
(3) Chu
vi volas konatighi kun shi?
(4) Ni
manghas por vivi, sed ne vivas por manghi.
(5) Nia
devizo estas servi al la popolo.
(6) Labori
estas lerni!
(7) Servi
al la gastoj estas mia devo.
(8) Lia
propono elekti novan prezidanton ne estas akceptita.
Solvo
(答案):
3. Faru
frazojn kun jenaj vortgrupoj (用下列词组造句)
(1) kosti
multe
(2) konduki al la parko
(3) servi al la popolo
(4) shlosi la pordon
4. Respondu
jenajn demandojn lau la teksto
(根据课文回答下列问题)
(1) Kian
chambron deziras la du sinjoroj?
(2) Kiom
da juanoj por unu nokto?
(3) Kiu
kondukis la sinjorojn al la chambro?
(4) Kie
trovighas la lifto?
(5) Kie
trovighas la manghochambro?
(6) Kie
trovighas la barbirejo?
(7) Kion
la gastoj devas fari che forlaso de la chambro?
(8) Kion
diris la servisto al la gastoj, kiam ili dankis
lin?
5. Esperantigu
jenajn frazojn (把下列句子翻译成世界语)
(1) 这只表值多少钱?
(2) 我吃饱了,也睡足了。
(3) 理发馆的门是锁着的。
(4) 这位服务员非常和气,他为顾客服务得很好。
(5) 我的房子门朝东,窗朝西。
Solvo
(答案):
6. Esperantigu
jenan tekston (把下面的短文翻译成世界语)
天空晴朗,阳光灿烂。我们沿着一条马路散步,马路两旁是高楼大厦,其中有商店、旅馆、邮局、医院。我们住的那家旅馆在马路北边,这是一座十层的大楼。旅馆对面有一个广场,许多小孩在那里玩耍。
我们向一位行人打听,大剧院在什么地方。 听说我们是中国的世界语者,他便高高兴兴地向我们问候,并把我们领到大剧院。我们感谢他,他却说能和中国的世界语者认识对他来说是一件非常高兴的事。
Solvo
(答案):
7. Legu
kaj chinigu jenan humurajhon (阅读下面的幽默,并将它译成汉语)
Oni
parolas chiujn lingvojn
Sur
la pordo de iu malgranda franca hotelo estis anonco:
"Oni parolas chiujn lingvojn."
Hispana
turisto, kiu malbone parolis france, demandis unue
hispane, poste en la internacia lingvo Esperanto,
fine angle kaj germane. Sed al chiu demando la hotelisto
respondis france: "Mi ne komprenas."
"Sed
kiu parolas en via hotelo chiujn lingvojn?"
demandis kolere la hispana turisto.
"La
gastoj," respondis kviete la hotelmastro.
Solvo
(答案):
|