|
Teksto
(课文)
|
Telefonado
|
打电话
|
|
--
Ha lo, chu estas la Esperanto-sekcio?
-- Jes (Shsh! Mi telefonas.)
-- Mi volas paroli kun sinjoro Li.
-- Chi tie ni havas du sinjorojn Li. Kiu? Chu
Li Hua?
-- Jes. Kun li mi volas paroli.
-- Momenton, mi lin alvokas. (Pauzo) Telefonu
refoje posttagmeze, char nun li forestas.
-- Chu vi estas tiel afabla por transdiri al
li miajn vortojn? Mi estas Zhang Ming, sekretario
de la Esperanto-ligo.
-- Kion vi volas?
-- Mi volas sciigi…
-- Ho, la audilo zumadas. Parolu pli laute!
-- Chu vi audas min klare?
-- Sufiche klare. Parolu!
-- Bonvolu transdiri al Li Hua, ke li cheestu
la kunvenon de la membroj de la konstanta komitato
de ChEL morgau matene.
-- Kiam?
-- Morgau matene.
-- Mia demando estas, je kioma horo komencighos
la kunveno.
-- Ho, pardonon. Je la naua. Alia afero: Morgau
vespere la gvidantoj de ChEL aranghos bankedon
en la Pekina Hotelo por bonvenigi la delegacion
de francaj sciencistoj kaj la delegacion de
italaj literaturistoj. Ni volus, ke via estro
cheestu la bankedon. Je la sesa mi atendos lin
che la pordo de la hotelo. Bonvolu nepre transdiri
tion al li.
-- Bone, mi certe transdiros al li chion, kion
vi jhus diris.
-- Dankon. Ghis revido!
-- Ghis revido!
|
--
喂,是世界语组吗?
-- 是的。(嘘,我在打电话呢。)
-- 我要找李先生。
-- 我们这里有两个李先生。哪个李先生?是找李华吗?
-- 是的,我就是要找他。
-- 请等一会儿。我去叫他。(稍停)请下午再来电话吧。他现在不在。
-- 您能不能把我的话转告给他?我叫张明,是全国世协的秘书。
-- 您有什么事?
-- 我要通知……
-- 咳,耳机嗡嗡作响。说话大声点。
-- 听得清吗?
-- 相当清楚。请说吧!
-- 请转告李华,请他明天上午出席全国世协常务理事会。
-- 什么时候?
-- 明天上午。
-- 我是问会议几点开始。
-- 呵,对不起,是九点。还有一件事:明天晚上全国世协领导同志在北京饭店设宴欢迎法国科学家代表团和意大利文学家代表团,我们希望你们的领导出席。六点钟我在饭店门口等他。请务必转告他。
-- 好的,我一定把你说的都转告给他。
-- 谢谢,再见!
-- 再见!
|
Klarigoj
(注释)
1.ChEL 是 China Esperanto-Ligo (中华全国世界语协会)
的缩写。
2.Predikativa subpropozicio
(表语从句)
表语如果是一个句子就叫表语从句。表语从句可以用连词或关联词来连接。如果主句含有命令、请求、建议、愿望等意思,则从句中的动词必须用命令式。如:a.
Lia malfelicho estas (tio), ke li
nenion scias pri la afero.(他的不幸是对此事一无所知。)b.
Lia ordono estas, ke ni ekiru.(他下命令,让我们出发。)c.
La demando estas, kiam ni komencu
la aferon. (问题是我们什么时候开始做这件事) d. Vi estas tia,
kia vi estis. (你还是从前那个样子)
Ekzercoj
(练习)
1.
Praktiku lau la frazmodeloj(句型操练)
(1) Chu
vi estas tiel afabla por _____?
(2) Li
estas tiu, kiu _____.
2. Chinigu
jenajn frazojn(把下列句子翻译成汉语)
(1) Li
estas tiu, pri kiu mi parolis al vi.
(2) La
domo estas tia, kia ghi estis antau dek jaroj.
(3) La
demando estas, ke li nenion komprenas.
(4) La
demando estas, chu li komprenas au ne.
(5) Kia
la semo, tia la frukto.
(6) Lia
propono estas, ke ni organizu kelkajn grupetojn
por konversacio.
Solvo
(答案):
3.
Esperantigu jenajn frazojn.
(把下列句子翻译成世界语)
(1) 他就是你找的那个人。
(2) 今天的天气和昨天一样。
(3) 我的习惯是从不迟到。
(4) 他的决定是让我们共同做这件事。
(5) 问题是我们走还是留下。
Solvo
(答案):
4. Trovu
el la teksto kompleksajn frazojn kun subpropozicioj
kaj diru iliajn specojn.(从课文中找出主从复合句,并说出从句的类别)
Solvo
(答案):
5. Esperantigu
jenajn frazojn (把下列句子翻译成世界语)
(1) 你叫一下彼得,有人找他。
(2) 阿德克先生最近在教(指导)一个世界语学习班。
(3) 北京世协安排了一次夏令周活动。
(4) 同志们,请安静。我现在宣布开会。
(5) 我一定要到泰山去游览。
Solvo
(答案):
6. Legu
kaj chinigu jenan humurajhon(阅读下面幽默,并译成汉语)
Naskightago
Nepo
demandis sia avon: "Kial hodiau ni havas tiel
bonajn manghojn?"
"Char
hodiau estas mia naskightago," diris la avo.
"Kio
estas naskightago?" demandis la knabeto.
"
Ghi estas tago, en kiu mi naskighis," klarigis
la avo.
Tion
audinte, la knabeto malfermegis siajn okulojn pro
miro kaj demandis: "Kiel vi farighis tiel maljuna,
se vi naskighis hodiau?!"
|