|
Teksto
(课文)
|
La
kuracilo
|
药
|
|
Du
kamparanoj bone konis unu la alian jam de multaj
jaroj, sed ilia konversacio limighis chiam je
"Bonan tagon", "Bonan vesperon"
kaj "Ghis revido".
Foje unu el ili
tamen iris al la alia kaj demandis: "Kion
vi donis al via chevalo, kiam ghi malsanighis?"
"Terebinton,"
respondis la alia.
"Dankon,"
diris la unua.
Post unu semajno ili
denove renkontighis.
"Diru," komencis
la unua "chu vi donis terebinton al via
chevalo, kiam ghi malsanighis?"
"Jes, mi donis,"
respondis la alia.
"Ankau mi faris
tion, kaj mia chevalo mortis."
"Ankau la mia,"
diris la alia. "Ghis revido!"
|
两个农民相互认识已经两年了,但他们的谈话内容总是限于"你好"、"晚上好"和"再见"。
有一次,其中一个人跑到另一个人那里打听:"当你的马有病时,你给他吃什么?"
"松脂。" 另一个回答。
"谢谢。" 头一个人说。
一星期后他们又碰到一起了。
"你说," 头一个人开腔了 "当你的马有病时,你是给他吃的松脂了吗?"
"是的,给了。" 另一个人回答。
"我也给了,而我的马死了。"
"我的马也死了," 另一个人说,"再见。"
|
Klarigoj
(注释)
介词de 作前缀用时表示"从……"如:denove
(重新),deformi (变形),deklini (倾离), delasi (放下), deteni
(阻止)
Ekzercoj
(练习)
1. Chinigu
jenajn vortojn (把下列单词翻译成汉语)
defali,
deflui, demeti, deveni, deiri, delonge, depreni,
depost
Solvo
(答案):
2.
Formu 10 vortojn kun la sufikso "-il-" kaj
chinigu ilin (用后缀 "-il-"
构成10个词并翻译成汉语)
Solvo
(答案):
3. Plenigu
blankajhon per taugaj prepozicioj
(用适当的介词填空)
Chi-matene
mi ellitighis ___ la sesa. ____ matenmangho mi eliris
___ la domo. Mi promenis ____la strato. Paro da junaj
geedzoj pasis ___mi. ___ ilia vizagho mi vidis felichan
rideton.____ vojkrucigho mi renkontighis ___ mia kolego.
Ni kune promenis ___ la tagmezo. Ni venis __restoracio
kaj eniris ghin. ___ ghi estis multaj homoj. Ni trovis
liberan tablon____ la pordo. Manghante ni diskutis
___ la plano ___ nia laboro ____ la venonta jaro.
Mi kredas, ke ni sukcesos ___ nia kunlaboro.
Solvo
(答案):
4. Respondu
jenajn demandojn lau la teksto
(根据课文回答下列问题)
(1) Chu
la du kamparanoj bone konis unu la alian?
(2) Kia estis ilia konversacio?
(3) Kion demandis foje unu kamparano al la alia?
(4) Kion respondis la alia?
(5) Chu la malsana chevalo mortis?
(6) Kial okazis la malfelicho?
5. Legu
kaj chinigu jenan humurajhon (阅读下面的幽默,并将它译成汉语)
Raporto
En Londono iu krimulo devis
esti mortigita. Antau sia morto li malsanighis kaj
oni transportis lin en la malsanulejon. Post unu
semajno la chefkuracisto skribis al la jughejo:
" La arestito N, sanighis, kaj oni povas mortigi
sen malutilo por la sano."
Solvo
(答案):
|