|
Teksto
(课文)
|
Vojaĝo
|
旅行
|
-- Ĉu ni prenos aŭtobuson, trolebuson aŭ taksion por iri al la stacidomo?
-- Ni prenu aŭtobuson de la 320-a linio.
-- Jen la stacidomo.
-- Atendu min ĉi tie. Mi iras al la biletejo.
-- Ĉu vi scias, kie estas la giĉeto por la linio al Kantono?
-- Jes. (Reveninte) Jen du biletoj.
-- Ĉu ni devas ŝanĝi trajnon en Wuhan?
-- Ne. Depost la finkonstruiĝo de la pontego super Yangzi-rivero, la trajno rekte iras al Kantono.
-- Je kioma horo ekveturos la trajno?
-- Je la deka kaj duono.
-- Sur kiu kajo ni atendu la trajnon?
-- Sur la kajo numero 5.
-- Jam estas tempo. Ni eniru. (La trajno ekveturas.)
-- Mi estas laca, soifa kaj malsata.
-- Do ni iru preni manĝon en la manĝovagono.
-- Mi volas viziti la pontegon super Yangzi-rivero. Ĉu ni povas interrompi la veturadon?
-- Jes. Nia bileto validas por tri tagoj. En la pasinta jaro mi veturis per ŝipo de Chongqing al Wuhan. La ŝipo trapasis sub la pontego.
-- Mi ne povas veturi per ŝipo, alie tio kaŭzos al mi veturmalsanon.
-- Ĉu vi veturis per avidadilo?
-- Ne, neniam. |
-- 咱们上火车站是坐公共汽车,无轨电车还是出租车?
-- 咱们坐 320 路汽车吧。
-- 到火车站了。
-- 你在这里等我,我到售票处去。
-- 你知道京广线的窗口在哪儿吗?
-- 知道。(转回来)这是两张票。
-- 我们要在武汉换车吗?
-- 不用,自从长江大桥建成后,火车直达广州。
-- 火车几点开?
-- 十点半。
-- 我们在第几站台候车?
-- 五号站台。
-- 到点了,咱们进去吧。(火车启动了。)
-- 我累了,又渴又饿。
-- 那咱们到餐车吃饭吧。
-- 我想参观长江大桥,我们中途能下车吗?
-- 可以,我们的票有效期为三天。去年我乘船从重庆到武汉,船从桥底穿过。
-- 我不能做船,因为我晕船。
-- 你坐过飞机吗?
-- 从来没有。 |
Klarigoj
(注释)
1. 介词 inter 用作前缀,表示“在……之间”,“彼此” : interrompi( 中断 ),interalie( 此外 ),interveni( 干涉 ),interakto( 幕间 )
2. preni 是多义词,基本词义是“取,拿”。它和交通工具名词搭配,表示“乘坐”(如 preni aŭtobuson 乘公共汽车 )。和药品名词搭配,表示“服用”(如 preni tablojdon 服药片 ),和餐饮名词搭配,表示“吃,喝”(如 preni matenmanĝon 吃早饭 )。
Ekzercoj
(练习)
1.Ĉinigu jenajn vortojn(把下列单词译成汉语)
interhelpi, interkonsenti, interlinio, internacia, interparoli, interŝanĝi, interkonsiliĝi, interkompreni, intervidiĝi, intermeti, interkonatiĝi
Solvo
(答案):
2. Formu 10 vortojn per la sufikso “-ej-” kaj ĉinigu ilin(用后缀“-ej-”组构10个单词,并译成汉语)
Solvo
(答案):
3. Ĉinigu jenajn frazojn, atentante la uzon de “preni” ( 把下列句子译成汉语,注意 preni 的用法 )
1. La junulo prenis la ĉapelojn kaj iris kun ili al homplena strato.
2. Mi finas mian laboron kaj prenas mian infanon hejmen.
3. Tiu ĉi jako taŭgas por mi. Mi prenas ĝin.
4. Prenu po tri tablojdojn dufoje ĉiutage.
5. Por atingi la parkon oni povas preni aŭtobuson aŭ trolebuson.
6. Ni iru preni tagmanĝon en la restoracio.
Solvo
(答案):
4. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto ( 根据课文回答问题 )
1. Kiun aŭtobuson ili prenis por iri al la stacidomo?
2. Ĉu ili devis ŝanĝi trajnon en Wuhan? Kial?
3. Je kioma horo ekveturis la trajno?
4. Kial ili iris al la manĝovagono?
5. Kial unu el ili volis interrompi la veturadon en Wuhan?
6. Por kiom da tagoj validas la bileto?
7. Kial unu el ili ne povas veturi per ŝipo?
5. Esperantigu jenajn frazojn ( 把下列句子译成世界语 )
1. 这条线非常直。
2. 你直截了当地说吧!
3. 不要打断他们的谈话。
4. 我渴了,想喝点水。
5. 人们在河上造了一座桥。
6. 如果你们累了,就休息一会吧。
Solvo
(答案):
6. Legu kaj ĉinigu jenan humuraĵon ( 阅读下面的幽默,并将它译成汉语 )
Demandado pri la vojo
Advokato perdis la orienton, veturante en la kamparo. Li demandis farmiston laborantan apud la ŝoseo: “Ĉu vi povus diri al mi, kie mi estas?”
“Jes,” la farmisto ekrigardis lin kaj diris. “Vi estas en via aŭtomobilo, sinjoro.”
Solvo
(答案):
|