|
Teksto
(课文)
|
En la vagonaro
|
在列车上
|
|
La vagonaro estis ekironta. La kupeoj estis plenplenaj. Iu vojaĝanto serĉis lokon. Fine li trovis unu.
“Pardonon, sinjoro. Ĉi tiu estas la loko de mia amiko,” diris dikulo, sidanta apude, kaj montris la pakaĵeton, kiu efektive okupis la lokon.
La vojaĝantoj ridis, sciante, ke la dikulo mensogis.
La fervojisto donis signalon de foriro.
“Sed kie estas via amiko?” demandis la vojaĝanto, staranta ĉe la fenestro.
La dikulo malpacienciĝis: “Ĉu li malfruiĝos?...”
La vogonaro ekiris. Vere la amiko malfruiĝis.
“Ho, kia domaĝo!” diris nia vojaĝanto, “almenaŭ li ne perdu sian pakaĵon.” Dirante tion, li ekkaptis la pakaĵon kaj ĵetis ĝin tra la fenestro.
La dikulo restis sen pakaĵo. |
列车即将启动。车厢里挤得满满的。有个旅客在找座位,最后找到了一个。
“ 对不起,先生,这是我朋友的座位 ,” 坐在旁边的胖子说,并指了一小包行李,它果然把座位占着。
旅客们都在笑,他们知道胖子在撒谎。
铁路员工发出行车的信号。
“ 可是你的朋友在哪里 ?” 站在车窗旁的那位旅客问。
胖子不安起来 : “ 莫非他要来晚了 ?…”
列车开动了,那个朋友真的来晚了。
“ 啊,真可惜 !” 我们的那位旅客说 , “ 至少别让他把自己的行李给丢了。 ” 说着,他抓起行李,从车窗扔出去。
胖子丢失行李,落得两手空空。 |
Klarigoj
(注释)
1. 介词 sen 可作前缀用,表示“无,缺,没”。 如: sen-pacienca ( 没耐心的 )
sen-dube (无疑地), sen-ĉese (不停地)。
2. La vagonaro estis ekironta. ( 列车即将启动。 ) 句中谓语为复合时态,系动词过去时加将来主动分词表示过去将要发生的行为。)
Ekzercoj
(练习)
1. Ĉinigu jenajn vortojn ( 把下列单词译成汉语 )
sendolora, sengusta, senfara, senfina, senlima, senmorta, senhejmulo, senlaboreco, sendormeco, senpolvigi, senfrukta
Solvo
(答案):
2. Formu 10 vortojn per la sufikso “-ar-” kaj ĉinigu ilin ( 用后缀 -ar- 构 10 个单词并译成汉语 )
3. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto ( 根据课文回答问题 )
1.Kion faris iu vojaĝanto en la kupeoj?
2.Ĉu la vojaĝanto trovis lokon?
3.Kion diris la dikulo?
4.Kial aliaj vojaĝantoj ridis?
5.Kion diris kaj faris nia vojaĝanto fine?
4. Esperantigu jenajn frazojn ( 把下列句子译成世界语 )
1.父亲非常生气,因为他的儿子说谎了。
2.他抓起一把椅子向敌人扔去。
3.经过长时间的战斗我们占领了那座城市。
4.你应该耐心一点。
5.你应该少吃一点,因为你太胖了。
Solvo
(答案):
5. Legu kaj ĉinigu jenan humuraĵon ( 阅读下面的幽默,并将它译成汉语 )
Falo
Irante iu senatente falis kapantaŭe sur la teron. Tuj post kiam li stariĝis de sur la tero, li refoje falis. Tial li kuŝis surventre sur la tero kaj kolerege diris: “Se mi antaŭscius ke mi ankoraŭfoje falis, mi ne stariĝus de sur la tero.”
Solvo
(答案):
|