中华全国世界语协会  

新 闻
大 会 公 报
申办和筹备大事记
资 料 库
大 会 指 南
大 会 论 坛
会 话 园 地
世 界 语 学 习

首 页
世 界 语 学 习

Leciono 72 (第七十二课)

Teksto (课文)
Sporto
体育运动

-- Bonan matenon!

-- Bonan matenon!

-- Vi faras tajĝiĉjŭan, ĉu ne?

-- Jes.

-- Ĉu vi povas instrui min?

-- Certe. Faru tiel, kiel mi faras.

-- Ĉu vi ofte praktikas sporton?

-- Jes. Ĉiumatene, post ellitiĝo, mi faras korpajn ekzercojn. Kaj posttagmeze mi ludas korbopilkon aŭ flugpilkon. Mi ludas ankaŭ piedpilkon kaj volanon.

-- Kaj mi preferas tablotenison.

-- Ho, jes! Vi estas ĉampiono de tabloteniso en nia universitato.

-- Ĉu vi scipovas naĝi?

-- Jes, sed malbone. Mi ŝatas altosalton kaj longosalton, kaj ankaŭ kuradon.

-- Kaj mi ŝatas ĵeti pezglobon, diskon kaj lancon.

-- Hodiaŭ posttagmeze en la Laborista Stadiono okazos piedpilka matĉo. Ni iru rigardi ĝin, ĉu bone?

-- Bone.

( en la stadiono )

-- Inter kiuj teamoj okazos la matĉo?

-- Inter la blua teamo kaj la flava teamo. Jen, la matĉo komenciĝas.

-- Ho, tiu avanulo kuras tre rapide!

-- Jes, li jam proksimiĝas al la golejo. Golo! Brave!

-- Unu kontraŭ nolo favore al la blua teamo.

-- Tre streĉa estas la ludo de la komenco ĝis la fino.

-- Fine la blua teamo venkis la flavan per du kontraŭ nulo.

 

-- 早上好!

-- 早上好!

-- 你在打太极拳,是吗?

-- 是的。

-- 你能教我吗?

-- 当然可以。我怎么打,你就怎么打。

-- 你经常从事体育活动吗?

-- 是的,每天早上起床后,我都锻炼身体,下午打篮球或排球,我还踢足球和打羽毛球。

-- 而我更爱打乒乓球。

-- 呵,是的,你是我们大学的乒乓球冠军。

-- 你会游泳吗?

-- 会,但游得不好。我喜欢跳高和跳远,我还喜欢跑步。

-- 而我喜欢推铅球,扔铁饼和掷标枪。

-- 今天下午工人体育场有足球赛,咱们去观看,好吗?

-- 好的。

(在体育场)

-- 哪两队比赛?

-- 蓝队与黄队。瞧,比赛开始了。

-- 啊,那个前锋跑得真快!

-- 是的,他已接近球门。进球!好极了!

-- 1 比 0 ,蓝队领先。

-- 比赛自始至终非常紧张。

-- 最后蓝队以 2 比 0 胜了黄队。

Klarigoj (注释)

Maniera adjekta subpropozicio(方式状语从句):

方式状语从句说明主句中行为发生的方式方法,通常用 kiel 来连接,主句中则用 tiel 与之呼应。如: Faru tiel, kiel mi faras. (我怎么做,你就怎么做。)
Mi instruas miajn lernantojn tiel, kiel mia instruisto instruis min. (我的老师怎么教我,我就怎么教我的学生。)

Ekzercoj (练习)

1.  Praktiku laŭ la frazmodeloj (句型操练)

(1) Ni ofte ludas ____________________ .

(2) Mi ŝatas ĵeti _______________________.

2. Formu vortojn per lernitaj afiksoj kaj ĉinigu ilin (用学过的词缀构词,并译成汉语)

Solvo (答案):

3. Ĉinigu jenajn frazojn, atentante la uzon de la maniera adjekta subpropozicio(把下列句子译成汉语,注意方式状语从句的用法)

(1) Faru tiel, kiel vi pensas.

(2) La lernantoj lernas tiel, kiel la instruisto instruas.

(3) Kiel faras la gepatroj, tiel imitas iliaj infanoj.

(4) Ni devas vivi tiel, kiel vivis Lei Feng.

(5) Vi ne devas respondi tiel, kiel aliaj respondis.

(6) Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.

Solvo (答案):

4. Respondu jenajn demandojn (回答下列问题)

(1) Ĉu sporto estas grava por la sano?

(2) Ĉu vi ofte praktikas sporton?

(3) Kiujn sportojn vi ŝatas?

(4) Ĉu vi scipovas naĝi?

(5) Ĉu vi kuras rapide?

(6) Ĉu vi saltas alte?

5. Esperantigu jenajn frazojn (把下列句子译成世界语)

(1) 那架飞机飞得又高又快。

(2) 你会打乒乓球吗?

(3) 我喜欢在海里游泳。

(4) 树上的果子太高,我必须跳起来才能够得着。

(5) 那场比赛哪个队赢了?

(6) 谁胜谁负还很难说。

(7) 真理必胜。

Solvo (答案):

6. Legu kaj ĉinigu jenan humuraĵon ( 阅读下面的幽默,并将它译成汉语 )

Kiom estas la mondrekordo?

    Karlo estas fervora sportisto. Vintre, post la sledado li malsaniĝis, kaj oni vokis al li kuraciston. La kuracisto mezuris la temperaturon kaj diris, rigardinte la termometron: “38.6 gradoj!”

    “Kaj kiom estas la mondrekordo?” demandis Karlo.

 

Unua pagho