(1) Ili iras al bazaro.
(2) La viro diras: “Ĉu ne estus pli bone, se unu el vi rajdus sur la azeno?”
(3) La muelisto surazenigas sian filon.
(4) La maljunulo diras: “Ŝajnas, malbone. Junulo rajdas kaj maljunulo piediras! Ne decas, ne decas!”
(5) La muelisto deazenigas la filon kaj mem sidiĝas sur la azeno.
(6) La du virinoj diras: “Ĉu ne estas hontinde: patro sidas sur la azeno, lasante sian knabon piediraĉi!”
(7) La muelisto desaltas kaj denove sidigas la filon sur la dorso de la azeno. Fine li mem surgrimpas la dorson de la azeno.
(8) Alia viro diras: “Hontu! Kompatu la malfeliĉan beston! Ĝi jam ne povas marŝi.”
(9) La muelisto desaltas kaj deazenigas la filon. Poste ili kunligas la antaŭajn kaj malantaŭajn krurojn de la azeno kaj pendigas ĝin sur stangon
(10) Fine ili venas sur ponton, ekglitas kaj falas en la riveron.