中华全国世界语协会  

新 闻
大 会 公 报
申办和筹备大事记
资 料 库
大 会 指 南
大 会 论 坛
会 话 园 地
世 界 语 学 习

首 页
世 界 语 学 习

Leciono 73 (第七十三课)

Vendi azenon

Muelisto iras kun sia filo al bazaro por vendi azenon.

Preteriras viro kaj diras: “Ĉu ne estus pli bone, se unu el vi rajdus sur la azeno?”

“Estas vere, kaj tiel lacas mi,” respondas la muelisto kaj sin turnas al sia filo: “Surazeniĝu!”

Jen la filo de la muelisto rajdas sur la azeno, kaj la muelisto piediras.

Ili renkontiĝas kun maljunulo kaj tiu diras: “Ŝajnas, malbone! Junulo rajdas kaj maljunulo piediras! Ne decas, ne decas!”

“Estas prave, kiel vi diris.” La muelisto deazenigas la filon kaj mem sidiĝas sur la azeno.

Kaj jen alproksimiĝas du virinoj: “Ĉu ne estas hontinde: patro sidas sur la azeno, lasante sian knabon piediraĉi?

“Ho jes,” la muelisto ruĝiĝas de honto, desaltas kaj denove sidigas la filon sur la dorso de la azeno. Fine li mem surgrimpas la dorson de la azeno.

Ambaŭ rajdas sur la azeno. La azeno faras kelkajn paŝojn, kaj venas alia viro. Li krias: “Hontu! Kompatu la malfeliĉan beston! Ĝi jam ne povas marŝi.”

Pripensinte momenton, la muelisto diras: “Eble vi pravas.” Li desaltas mem.

“Deazeniĝu kaj alportu stangon!” la muelisto kolere krias al sia filo.

Ili kunligas la antaŭajn kaj malantaŭajn krurojn de la azeno kaj pendigas ĝin sur la stangon.

Kaj jen la muelisto kaj lia filo portas la azenon sur siaj ŝultroj.

Subite ekpluvas, pluvetas, kaj baldaŭ pluvegas. Ĉiu preteriranto, vidante la strangan spektaklon, ridas, ridegas.

Fine ili venas sur ponton, ekglitas kaj falas en la riveron.

卖驴

一个磨坊工带着自己的儿子到集市去卖驴。

有个男人走过,说:“如果你们当中的一个骑在驴上不是更好一些吗?”

“真的,我很累了,”磨坊工答道,并对自己的儿子说:“骑到驴背上去!”

磨坊工的儿子骑在驴背上而他自己步行。

他们遇到一位老人,老人说:“看来太不恰当了!小伙子骑驴,而老人走路!不象话,不象话!”

“您说得对。”磨坊工让儿子下来,自己坐到驴背上去。

这时两个女人走过来,说:“父亲坐在驴背上,让自己的孩子一瘸一拐地走,难道不感到害臊吗?”

“啊,是的,”磨坊工羞得满脸通红,跳下来,又把儿子弄到驴背上,最后自己也爬上去了。

两个人骑着驴,驴刚走几步又来了另一个男人,他喊到:“真不害臊!你们可怜可怜这头倒霉的牲口吧!它已经走不动了。”

磨坊工考虑了一下说:“也许你是对的。”他自己从驴背上跳了下来。

“下来!去拿根棍子来!”磨坊工生气地对儿子喊。

他们把驴的前腿和后腿绑起来,挂到那根棍上。现在磨坊工和他儿子用肩膀扛这头驴。

突然下起了雨来了,小雨很快变成大雨。每一个过路人看见这奇怪的情景都笑了,笑声越来越大。

后来,他们走上一座桥,一滑,摔到河里去了。

Klarigoj (注释)

1. Ne decas. 省略主语tio,口语中常用类似的情况,如:a. Ne gravas. (不要紧,没关系。) b. Ne malhelpas. (不碍事) c. Ĉu plaĉas al vi? (你喜欢吗?)

2. 介词pri 作前缀用,表示“涉及某物,” pri-pensi (考虑), pri-paroli (谈论),pri-diri(说到),pri-skribi(描写),pri-kanti(歌颂), pri-labori(加工,处理)

3.Interpunkcio(标点符号)(1)尖括号 (angulaj krampoj)一般用于书刊名,如:Mi ofte legas la gazeton 《La Mondo》。(我经常阅读《世界》杂志。);(2)星符 (steleto) 表示下有注释;(3)隔音符(apostrofo),如:a. 表示隔音,如:Jan’an (延安)(如无隔音符就应该读成Ja-nan); b. 表示省略名词词尾,冠词la中的a: l’ mondo (la mondo), l’ (la), dank’ al (danke al).

Ekzercoj (练习)

1. Praktiku laŭ la frazmodeloj

(1) Lasu lin__.

(2) Ni devas kompati____.

Solvo (答案):

2. Formu po 10 vortojn kun la sufiksoj “-ig-” kaj “-iĝ-” kaj ĉinigu ilin (用后缀“-ig-” 和 “-iĝ-” 组成10个单词,并将它们译成汉语)

Solvo (答案):

3. Plenigu jenajn blankaĵojn elektante taŭgajn verbojn (用适当的动词填空)

Gliti, lasi, ligi, kompati, marŝi, paŝi, rajdi

(1) Ili ŝatas____sur ĉevalo.

(2) Oni ne ____eniri tiujn, kiuj ne havas biletojn.

(3) La soldatoj ____laŭ la ordono de la oficiro.

(4) La strikantoj____ tra la strato.

(5) Ni kaptis ŝteliston kaj ___lin.

(6) Atentu! Ne____!

(7) Ni ne devas____malamikojn.

Solvo (答案):

4. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto (根据课文回答问题)

(1) Kien iras la muelisto kun sia filo?

(2) Kion diras la viro?

(3) Kion faras la muelisto aŭdinte la proponon de la viro?

(4) Kion diras la maljunulo?

(5) Kion faras la muelisto aŭdinte la konsilon de la maljunulo?

(6) Kion diras la du virinoj?

(7) Kion faras la muelisto aŭdinte la vortojn de la du virinoj?

(8) Kion diras alia viro?

(9) Kion faras la muelisto aŭdinte la vortojn de tiu viro?

(10) Kio okazis fine?

Solvo (答案):

5. Esperantigu jenajn frazojn (把下列句子译成世界语)

(1) 我骑马沿着河边溜达。

(2) 你就让他自己干吧!

(3) 世界语运动在前进。

(4) 友谊把我们连结在一起。

(5) 一位老人滑倒在地。

Solvo (答案):

6. Legu kaj ĉinigu jenan humuraĵon (阅读下面的幽默,并将它译成汉语)

La bona ŝoforo

Maks devas rapidi.

Maks kuregas el la domo.

Sur la strato staras lia aŭto. La ŝoforo salutas.

Maks dankas.

“Mia mantelo!” li rememoras subite.“Ŝoforo, saltu rapide supren kaj rigardu, ĉu mia mantelo estas supre.”

La ŝoforo rapidas al la tri etaĝoj supren.

La ŝoforo rapidas de la tri etaĝoj malsupen.

“Jes, sinjoro, ĝi estas supre!”

Solvo (答案):

Unua pagho