La patro de Tilipe estis servisto de Boan Tumbo, plantejposedanto en Afriko. Iun tagon la filo de Boan Tumbo volis amuziĝi. La patro de Tilipe, esperante gajni per tio monon, proponis ofere sian filon amuzisto.
“Ekde morgaŭ mi estos servisto de la juna sinjoro,” ĝoje rakontis al siaj geamikoj Tilipe. “Mi gajnos monon kaj mia patro aĉetos al mi poŝtranĉilon.”
La geknaboj ne kredis tion, ĉar la poŝtranĉilo estis por ĉiuj nerealigebla sonĝo.
Neniam en sia vivo vidis Tilipe tiom da krokodiloj, zebroj, hundetoj. Sed tuj, kiam li transpaŝis la sojlon de la infanĉambro, aŭdiĝis terura kriado: “Ne aŭdacu tuŝi per viaj malpuraj nigraj manaĉoj miajn ludilojn.”
Tiel komenciĝis la suferoj de Tilipe. La filo de la plantejposedanto elpensis ĉiutage novajn kaj novajn torturojn por la kompatinda negrido.
“Ha, ha, ha, ni vidu, kiel talenta vi estas. Alportu la papagon.”
Tilipe plenumis la ordonon. La malbenita papago komencis kriadi kaj beketi lian kapon.
Vespere la blanka sinjoro ordonis alporti la simion. La simio furioze sin ĵetis sur Tilipe kaj mordis kaj ungovundis lian vizaĝon.
Alitage la vizaĝo de Tilipe ŝveliĝis. Lia patro alportis lin al Boan Tumbo, petante permeson montri lin al kuracisto. Sed la plantejposedanto forpelis lin: “Kion vi pensas? Ĉu vi volas, ke la kuracisto de mia filo kuracu negridon?”
La patro prenis sian filon en la brakojn kaj portis lin en la urban hopitalon. Sed vane. En tiu ĉi hopitalo oni akceptas nur blankulojn.
La knabo fartis ĉiam pli kaj pli malbone. Lia kapo ardis kiel fajro. Li ripetadis: “Paĉjo, finfine ni havas monon. Aĉetu al mi poŝtranĉilon. Donu ĝin al mi, mi volas per ĝi ludi.”
Trian tagon Tilipe mortis. Sur lian tombon la patro metis la poŝtranĉilon, pri kiu Tilipe en sia vivo ĉiam sonĝis. |
梯力佩的父亲在非洲的一个种植园主波安 · 通波家里当佣人。有一天,波安 · 通波的儿子想解解闷,梯力佩的父亲就提出了让自己的儿子去陪他玩,希望以此换到一点钱。
“ 从明天开始我就是小少爷的仆人了 ,” 梯力佩高兴地告诉他的小伙伴 , “ 我挣了钱,父亲就给我买一把小刀。 ”
孩子们不相信,因为买小刀对大家来说是一个不能实现的梦想。
梯力佩长到现在还从来没有见过那么多的鳄鱼,斑马,小狗。但当他跨进小孩房间的门槛时,立刻听到可怕的吼叫 : “ 不许用你那肮脏的黑手碰我的玩具。 ”
梯力佩的苦难生活就这样开始了。种植园的儿子每天都想出一套又一套新花样来折磨这可怜的黑孩子。
“ 哈,哈,哈,好吧,咱们来看看你的本事怎么样。把鹦鹉拿来。 ”
梯力佩执行命令。拿只该死的鹦鹉开始不停地叫,并啄他的头。
晚上,白人少爷吩咐把猴子带过来。猴子向梯力佩身上猛扑过去,咬他并抓伤他的脸。
第二天,梯力佩的脸肿了,他父亲带他到波安 · 通波那里,请求让医生给孩子看病,但种植园主把他赶走 : “ 亏你想得出来!难道你想让我儿子的医生给一个黑小子治病吗? ”
父亲抱着儿子,送他到城里的医院,但白跑了一趟。这所医院只收白人。
孩子的情况越来越糟,头烫得象火烧一样,他反来复去地说 : “ 爸爸,咱们终于有钱了。给我买一把小刀吧。把小刀给我,我想玩小刀。”
第三天,梯力佩死了。父亲把他生前梦寐以求的小刀放在他的坟墓上。 |