|
Teksto
(课文)
|
Malkara donaco
|
便宜的礼物
|
Sinjoro Avaro devis aĉeti donacon por geedziĝa festo. Al li ne plaĉis grandaj elspezoj, tamen li volis fari bonan impreson. Do, li eniris en butikon, kie oni vendas antikvaĵojn, sed ĉiuj objektoj estas tro multekostaj. Fine li trovis en angulo belan porcelanan pladon, kiu rompiĝis en du partojn kaj tiel fariĝis nevendebla. Jen venis al la kapo de sinjoro Avaro ideo: “Se mi sendos la pladon al miaj geamikoj, ili certe kredos, ke la difektiĝo okazis survoje.” Tial li aĉetis la pladon je ridinde malalta prezo kaj petis, ke la butikisto bone enpaku la porcelanaĵon kaj sendu ĝin al la junaj geedzoj.
Post iom da tempo li vizitis siajn geamikojn kaj tre miris, ke ili tute ne menciis la donacon. Do li demandis, ĉu ili ne ricevis la senditaĵon. “Ho, jes, ni ricevis vian karan donacon,” mokis la edzo, “kaj la butikisto tre zorgeme enpakis ĝin... li eĉ enpakis ĉiun duonon aparte!” |
阿瓦罗先生要买一份结婚礼物。他不喜欢花太多的钱,却要给人一个好印象。于是他走进一家古董店,但所有的物品都太贵了。最后在一个角落里他发现了一个漂亮的瓷盘,可是瓷盘已经碎成两半,不能再卖了。阿瓦罗先生脑子里出现了一个念头:“如果我把盘子寄给我的朋友,他们肯定会以为盘子是在路上摔坏的。”因此,他以低得可笑的价格买了盘子,并请店主包装好寄给年轻的夫妻。
过了不久,他拜访他的朋友,他感到非常奇怪,他们竟只字未提礼物的事,于是他问他们是否收到寄件。“啊,是的,我们收到你珍贵的礼物,”丈夫嘲笑道,“店主非常小心地把它包装好 ...... 他甚至把每一半都单独包装起来!” |
Klarigoj
(注释)
veni al iu ideo 某人想出一个主意,如: a. Venis al mi bona ideo. ( 我想出一个好主意。 )
Ekzercoj
(练习)
1. Formu 10 vortojn kun la prefikso “ge-” kaj ĉinigu ilin ( 用前缀 “ge-” 构 10 个词,并译成汉语 )
Solvo
(答案):
2. Formu vortojn kun lernitaj afiksoj kaj ĉinigu ilin ( 用学过的词缀构词,并译成汉语 )
(1) spezo (2) vendi
Solvo
(答案):
3. Trovu sinonimojn el jenaj vortoj ( 从下列单词中找出同义词 )
malmultekosta, butiko, mencii, malkara, rompiĝi, pridiri, vendejo, difektiĝi
Solvo
(答案):
4. Respondu jenajn demandojn laŭ la teksto ( 根据课文回答问题 )
1. Kion devis fari sinjoro Avaro?
2. Kien li eniris?
3. Ĉu ĉiuj objektoj estas multekostaj?
4. Kion li trovis fine?
5. Kia ideo venis al lia kapo?
6. Kion li petis al la butikisto?
7. Kiam li vizitis siajn geamikojn?
8. Kial li miris?
9. Kion li demandis siajn geamikojn?
10. Kion respondis la edzo?
Solvo
(答案):
5. Esperantigu jenajn frazojn ( 把下列句子译成世界语 )
1. 寄书以前我将它们打包。
2. 在他的文章里他多次提到你。
3. 他的演讲给了我深刻的印象。
4. 教室里有许多东西。
5. 我们应该量入而出。
6. 瓷瓶掉在地上摔碎了。
7. 你应该注意你的身体。
Solvo
(答案):
6. Legu kaj ĉinigu jenan humuraĵon ( 阅读下面的幽默,并将它译成汉语 )
La sama patrino
Toĉjo kaj lia frato Joĉjo estis en la sama klaso. La instruisto petis ilin skribi artikolon “Mia patrino”. Joĉjo plenumis tion, dum Toĉjo nur kopiis ĝin. La sekvantan tagon, la instruisto demandis Toĉjon: “Kial via artikolo estas sama kiel tiu de Joĉjo?”
“Ni havas la saman patrinon, ĉu ne?” diris Toĉjo.
Solvo (答案):
|