Posttagmeze
de la 13-a de decembro de la jaro 2003, la Pekina
Esperanto-Asocio okazigis forumon titolitan "Esperanto
kaj China Revolucio kaj Konstruado" por celebri
la 144-an datrevenon de la naskigho de Zamenhof. Pli
ol 40 e-istoj partoprenis la aktivadon. Yu Tao, vicchefredaktoro
de El Popola Chinio, kaj e-istoj Wen Jingen, Wang
Yanjing, Liu Haitao kaj Ye Nianxian faris paroladojn
pri problemoj en formigho kaj disvolvigho de Esperanto
kaj pri tio, kiel nia lingvo servas al la china ekonomia
disvolvigho. La forumo estas triafoja kiel parto de
tiu de Human- kaj Soci-sciencaj Frontoj, kiu estas
okazigita chiujare ekde la jaro 2001, celante kuraghigi
novteorian kreon kaj akceli akademian prosperon.
(Chen Ji)
|