 En
la 13-a kaj 14-a de decembro okazis jarkunveno por
la 144-a Zamenhofa Festo kaj la 2-a Triloka Kunloghado
en Wuhan, Hubei, Chinio. La aktivadon partoprenis
62 esperantistoj kaj gastoj el Wuhan, Huangshi, Jingzhou
k.a.
En la antautagmezo de la 13-a oni faris
kiel preludon de la 89-a UK propagandon pri Esperanto
en la Parko Sun Yatsen, Hankou. Belaj afishoj, Esperantaj
kantoj, agrabla muziko, koloraj fotoj kaj filmoj --
vera Esperanta ekspozicio -- allogis centojn da vizitantoj.
Pli ol mil flugfolioj estis disdonitaj.
La jarkunveno okazis samtage en la Hubei-a
Soci-scienca Centro. Antau la komenco de la programo
multaj s-anoj ghoje petis la alighilon de la 89-a
UK okazonta en Pekino. Hu Guozhu, prez. de la Hubei-a
Esperanto-Asocio, raportis pri la Hubei-a Esperanto-movado
en 2003; prof. Zhang Danchen deklaris nomaron de la
premiitaj aktivuloj en 2003.
En la 2-a Triloka Kunloghado estis konversacio,
diversaj ludoj en Esperanto, deklamado de Esperantaj
poemoj, kantoj, prelegoj kaj prezentado de china te-ceremonio
far ekspertoj.
En la 14-a okazis duontaga ekskurso en
Wuhan, kie la verdstela flago kaj vigla Esperanto-interparolo
vekis scivolemon de preterpasantaj studentinoj, kiuj
ekvolis lerni nian lingvon. Poste oni vizitis la oficejon
de la Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj Donghu-an Esperanto-Domon.
(Hu Guozhu)
|