La 14-an de decembro 2003 okazis kunveno
por Zamenhofa Festo en Xinxiang, Henan, Chinio. La
kunvenon, okazigitan de la Xinxiang-a E-Asocio (XEA)
kaj E-Asocio de la Xinxiang-a Instruista Kolegio,
cheestis pli ol 80 esperantistoj. Oni alte taksis
la noblan spiriton de Zemenhof kaj esperis, ke esperantisto-studentoj
de la kolegio farighos verdaj semantoj por dissemi
Esperanton en diversaj lokoj post la diplomigho. S-ro
Han Daozhu, vicprezidanto de XEA, raportis pri la
preparado de la 89-a UK okazonta en Pekino. La studentoj
prezentis artajn programerojn. Oni ankau donis premion
al du studentoj pro ilia farado de retpagharo por
XEA.
(Han Daozhu)
|