En la 20-a kaj 21-a de decembro 2003
la Liaoning-a Esperanto-Asocio (LEA), Chinio, okazigis
kunvenon por festi Zamenhof-tagon en Dandong, Chinio.
Ghin cheestis pli ol 50 esperantistoj el diversaj
lokoj de la provinco. La partoprenantoj auskultis
raportojn pri Zamenhof, pri la 5-a China Kongreso
de Esperanto, pri laboro-resumo de LEA en 2003 kaj
pri laborplano de LEA por 2004. Oni faris prelegon
pri la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj paroladojn
por bonvenigi la 89-an UK okazontan en Pekino en 2004.
Dum la kunveno pli ol 20 esperantistoj estis premiitaj.
La prezidanto de la Dandong-a Federacio de Soci-sciencaj
Asocioj cheestis la kunvenon kaj faris varman paroladon.
S-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, regalis la cheestantojn
per bankedo.
(Wu Guojiang)
|