 En
la 27-a de decembro de la jaro 2003 la Pekina Esperanto-Asocio
ekfunkciigis konversaciajn kursojn de Esperanto elementan
kaj progresigan por kulturi volontulojn kaj altigi
la konversacian nivelon de tiuj, kiuj partoprenos
la 89-an UK. La du kursoj estas gvidataj respektive
de Zhou Liuxi de la Pekina Normala Universitato kaj
Wen Jingen de la China Fremdlingva Eldonejo. Pli ol
50 personoj lernas en chiu sabata mateno, kaj la kursoj
aplikas "Gvidlibro de Esperanta Konversacio"
kompilitan de Li Shijun kaj finighos en la fino de
marto de 2004. En la unua tago de la kurso Li Weilun,
vicprezidanto de la Pekina E-Asocio, diris, ke la
kursoj funkcias subtenate de la China Esperanto-Ligo
kaj la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Asocioj,
kaj li esperis, ke la lernantoj penos por altigi sian
konversacian nivelon por la kongreso.
(Wang Yanjing)
|