 Yu
Jinhui, 80-jara e-isto de Kantono, Chinio, projektis
kalendaron por konigi la Pekinan UK Esperante kaj
chine. Sur la kalendaro li skribis en la china lingvo:
"Esperanto estas internacia helpa lingvo de la
tuta mondo; ghi farighis la dua elektita fremda lingvo
de la China Eduka Ministerio; ghi estas lernilo por
kulturo kaj tekniko de diversaj landoj kaj shlosilo
por lerni okcidentan lingvon."
En la letero al la prezidanto de ChEL
li diris, ke li donacos siajn kalendarojn al la oficistoj
de ChEL kaj LKK-anoj.
(Yu Tao)
|