Matene
de la 12-a de februaro 2004 okazis en la sidejo de
la China Esperanto-Ligo (ChEL) ceremonio por depreni
tukon sur tabulo chiutage montranta tago-kiomon ghis
la 89-a UK cele atentigi urghecon. Ghin cheestis laborantoj
de ChEL kaj EPCh.
S-ro Li Hongjie, vicprezidanto de LKK
kaj aganta direktoro de EPCh, prezidis la ceremonion,
kiun cheestis ankau s-ro Zhou Mingwei, konstanta vicprezidanto
de la China Internacia Eldona Grupo (ChIEG), supera
instanco de ChEL, kaj s-ro Guo Xiaoyong, konstanta
vicprezidanto de ChIEG kaj ghenerala sekretario de
la Honora Komitato de la 89-a UK.
Antau tio, LKK okazigis fakajn kunsidojn
respektive pri gazetara servo, ekskurso, loghado,
trejnado de laborantoj kaj volontuloj por la kongreso.
Pli detale difinitaj estas taskoj kaj limdatoj de
LKK-anoj dum la venontaj monatoj.
(Niu
Xueqin)
|