En
la 20-a kaj 21-a de marto, LKK okazigis en Pekino
Landan Laborkunvenon, kiun partoprenis 52 reprezentantoj
el 27 provincoj, municipoj, autonomaj regionoj kaj
la Hongkong-a Speciala Regiono, kaj LKK-anoj. Chai
Zemin, fama china diplomato kaj prezidanto de la
china societo "Amikoj de Esperanto", cheestis
la kunvenon.
Zou Guoxiang, vicprezidanto de la China
Esperanto-Ligo (ChEL), prezidis la kunvenon. Yu
Tao, ghenerala sekretario de ChEL, vicprezidanto
kaj ghenerala sekretario de LKK, faris paroladon
en la malferma ceremonio. Li retrorigardis la laboron
de LKK por preparado de la 89-a UK en la pasinta
periodo kaj diskonigis la labor-planon kaj taskon
de la venontaj tagoj. Li esperas, ke chinaj e-istoj
altigos sian E-nivelon, aktive partoprenos laboran
programon kaj unuanime helpos ChEL en preparado
kaj organizo de la 89-a UK.
Reprezentantoj
de lokaj E-organizoj konigis sian E-aktivadon, inkluzive
aligon de e-istoj al la 89-a UK, organizon de E-kurso
kaj preparadon por la nacia vespero dum la 89-a
UK. En la diskuto la cheestantoj elmetis bonajn
proponojn al LKK, ekzemple kiel lokaj E-asocioj
altigu trejnan kvaliton de E-kurso kaj helpu LKK
en varbo kaj kulturo de volontuloj por la 89-a UK.
Li Hongjie, vicprezidanto de LKK kaj aganta direktoro
de El Popola Chinio, esprimis en la ferma ceremonio
sian esperon, ke chinaj e-istoj unuanime klopodos
por sukcesigi la 89-an UK.
Dum la kunveno la cheestantoj ankau
vizitis la kongresejon de la 89-a UK - la Internacia
Konferenca Centro de Pekino.
(Chen Ji)