
Antautagmeze
de la 3-a de aprilo, la Pekina E-Asocio donacis
kompleton da "Rughdoma Songho" en Esperanta
eldono por gratuli la 20-jarighon de la Memorhalo
de Cao Xueqin, verkinto de "Rughdoma Songho".
Intervjuis en la donac-ceremonio la China Radio
Internacia, la China Centra Televidstacio, la Pekina
Vesperjhurnalo k.s. La memorhalo konservas pli ol
30 versiojn de la libro "Rughdoma Songho".
(Zheng Bocheng)