China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Informoj
Chinaj esperantistoj en Babilejo de Skype

Lastatempe en interreto viglas chinaj esperantistoj, kiuj interparolas en babilejo uzante komputilan sistemon Skype por servi al la 89-a UK kaj diskonigi la vivon de chinoj. De la 5-a de aprilo, oficistoj de la China Esperanto-Ligo (ChEL) kaj la redakcio de El Popola Chinio (EPCh) alighis al la babilejo kaj, de 17:30 ghi 20:30 en pekina tempo (GMT + 08:00) de lundo ghis vendredo, interparolas kun esperantistoj el diversaj landoj. Estas bonvenaj chiuj e-istoj kaj chiuj sugestoj pri la preparo de la 89-a UK kaj pri la reta EPCh. Por eniri en la babilejon oni povas transpreni tekston de Skype che la retejo <www.skype.com> kaj aldoni uk--2004 kaj cel2004 kiel amikoj.

(Niu Xueqin)