En la 12-a de marto 2004 en "Pekina
Vesperjhurnalo" aperis artikolo verkita de
s-ro Li Shijun, membro de la Akademio de Esperanto,
kun titolo "Kiu konas Esperanton, konos la
mondon". Post ghia apero multaj personoj interesighis
pri Esperanto kaj deziris koni kaj lerni ghin.
Lastatempe telefonis al la China Esperanto-Ligo
(ChEL) multaj personoj, inter kiuj estas kaj studentoj
kaj pensiuloj. Ili deziris partopreni en Esperanta
kurso kaj volis scii, kie ili povas lerni Esperanton
kaj kie acheti Esperantajn lernolibrojn. Krome ankau
iuj personoj ech venis en la oficejon de ChEL por
konsulti ghiajn oficistojn kaj acheti Esperantajn
materialojn. S-ino Hu Junruo, pli-ol-70-jara, sin
okupanta pri edukado, diris al oficistoj de ChEL,
ke shi esperas plirichigi sian vivon per lernado
de Esperanto. Kiam shi informighis pri okazigo de
la 89-a UK en julio en Pekino, shi tuj esprimis
sian volon partopreni en ghi kaj en la sekvanta
tago shi plenigis alighilon.