
En
la 14-a de aprilo 2004 inaugurighis Esperanto-kurso
en la Xi'an-a Tradukista Kolegio. La inauguron partoprenis
s-ro Ding Zuyi, direktoro de la kolegio kaj prezidanto
de la Shaanxi-a Esperanto-Asocio, s-ro Wang Shirong,
instruisto komisiita de la China Esperanto-Ligo,
s-ro Wang Tianyi, prezidanto de la Xi'an-a Esperanto-Asocio,
kaj pli ol 200 gestudentoj.
La inauguro komencighis per la himno
"La Espero". S-ro Ding Zuyi faris paroladon.
Li diris, ke lau interkonsento kun la China Esperanto-Ligo
la kolegio lernigas Esperanton al 100 gestudentoj.
Post tri-monata lernado ili servos kiel helpantoj
por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en
Pekino, kaj surbaze de la elstaraj helpantoj la
kolegio konstruos sian instruistaron por Esperanto.
En la inauguro s-ro Ding persone
instruis la kanton pri E-alfabeto kaj gvidis la
unuan lecionon. Lia instruado multe vigligis la
etoson kaj vekis grandan intereson de la cheestantoj.