
Jam
antau 40 jaroj la Pekina Disaudiga Instituto kulturis
profesiajn e-istojn por E-organizoj de Chinio. Jen
Liu Junfang, vicprezidanto de la China Esperanto-Ligo
(ChEL) kaj unu el la unuaj parolistoj de China Radio
Internacia (ChRI), Tan Xiuzhu, prezidantino de ChEL
kaj komitatano de UEA, Yu Tao, ghenerala sekretario
de ChEL kaj komitatano de UEA, Yu Jianchao, estrino
de E-sekcio de ChRI, chiuj estas elbakitaj de la
instituto.

Nun
en la Esperanta fako de la instituto lernas 7 junuloj
ch. 20-jaraj el diversaj lokoj de Chinio. Ili eklernis
la lingvon en septembro de 2003 kaj nun jam kapablas
interbabili Esperante. Zhao Jianping, raportisto
de ChRI kaj instruisto de ilia konversacio, diris
al mi, ke antaue 3 el ili lernis la italan lingvon
kaj la aliaj - la anglan, kaj ili rapide progresis
en lernado de Esperanto. Sur la muro de ilia klaschambro
pendas bela afisho por propagandi la 89-an UK, por
kiu ili prenis sur sin la taskon de volontuloj.
Li Jianhua, monitoro de la klaso, diris
al mi, ke ili ofte partoprenis aktivadon de la Pekina
E-Asocio kaj akceptis fremdlandajn e-istojn vizitantajn
Pekinon. Ili nun planas organizi ekspozicion pri
Esperanto en kelkaj universitatoj de Pekino por
diskonigi la lingvon kaj la 89-an UK.
(Chen Ji)