China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Informoj

Elektronika lernolibro montrata en la Pekina Kongreso

de CAI JINZHONG (Hongkong, Ĉinio)

La 89-a UK sukcese fermiĝis en varma aplaŭdado. Ĉiuj kongresanoj sate ĝuis la ĝojon alportitan de E-movado, kune antaŭenpuŝis interŝanĝon de la monda kulturo kaj faris kontribuon al la monda paco. Inter ili iuj provis E-instruadon per moderna aparato kaj teknike helpis al esperantistoj disvastigi la lingvon.

“La kongreso apartenas al esperantistoj”, “dum la kongreso oni uzas nur Esperanton kiel lingvon por komunikado”, “ĉiuj esperantistoj estas afablaj kaj pacamaj” kaj aliaj tradiciaj trajtoj de Esperanto profunde impresis laborantinon pri moderna eduka tekniko. Ŝi nomiĝas Wu Xufang, laboras en la scienc-teknologia centro por geknaboj en Ŝanhajo kaj iam estis estrino de la grupo el Ŝanhajo al la “Aktivado de kreado kaj praktikado de informa teknologio de lernantoj de tutlandaj mezaj kaj elementaj lernejoj”, kiun partoprenis 5 milionoj da homfojoj. La de ŝi gvidata grupo gajnis la teaman ĉampionecon en konkurso de interreta kreado dum la aktivado. Ĉi-foje ŝi partoprenis la 89-an UK kiel komencantino de Esperanto kun la celo konigi modernan edukan teknikon al la kongresanoj kaj akceli disvastiĝon de Esperanto. Je la 6-a vespere de la 26-a de julio ŝi ekmontris en la kongresejo la platformon kaj teknikon de la elektronika lernolibro.

Ŝi konigis en Esperanto la plej novan softvaran kaj hardvaran teknikon de Ĉinio kaj faris surloke serion da multkomunikilaj movbildaj E-instruaj materialoj. La plej evidenta trajto de tiu tekniko estas tio, ke oni povas memlerni pere de interaga multkomunikila medio, kunligante malgrandan aparaton al televidilo. Tio allogis multajn kongresanojn. Ĉar la ĉeestantoj ege interesiĝis pri la aparato kaj tekniko, ŝi devis plilongigi la tempon de montrado de 15 minutoj al unu horo.

Nuntempe la ĉina E-edukado alfrontas malfacilon, ekz., mankas speciala platformo al la E-instruado kaj lingvo-instrua projekto por infanoj. La de ŝi montrata softvaro helpas solvi tiun problemon.

Dum interŝanĝo post montrado de la aparato, s-ro Cai opiniis, ke kiam Esperanto restis ankoraŭ idealo, ĝi povis esti subtenata nur de idealistoj. Sed kiam oni deziras igi Esperanton praktike uzata lingvo por interkomunikado, do tio bezonas ankaŭ subtenon de multaj homoj, kiuj ne komprenas la lingvon, sed certe subtenas ĝin. Kaj samtempe, se fakaj esperantistoj ne povus sin vivteni per Esperanto kaj entreprenoj ne povus profiti de la lingvo, ĝia influo neniam povus sin disvastigi. Se tiuj, kiuj ne scipovus paroli Esperante, ne havus okazon montri sian opinion, do E-movado limigus sin mem, ĉar ne ĉiu homo havas okazon kaj tempon lerni tiun lingvon, tamen Esperanto bezonas subtenon de ĉiuj homoj. Tiu opinio vekis eĥon de la ĉeestantoj.

Laŭdire, Wu faros televidan libron kun fotoj faritaj dum la 89-a UK kaj ĝin montros en la 5-a Internacia Inventaĵ-ekspozicio okazonta septembre en Ŝanhajo por konigi Esperanton, plej taŭgan komunan lingvon por la tutmondaj popoloj.