| La China Esperanto-Ligo tuj ekagis en 
                            preparado post kiam la estraro de UEA faris decidon 
                            januare de 2002, ke la 89-a UK de Esperanto de 2004 
                            okazu en Pekino. Glate iras la preparado. Sed nia 
                            tasko en la estonteco estos tre peniga. Nun en la nomo de la Konstanta Komitato 
                            de ChEL mi raportu al la kongresanoj pri nia preparado, 
                            kaj ni petos pozitivan respondon de la Esperantaj 
                            organizoj kaj la tuta Esperantujo de nia lando rilate 
                            solidan preparadon por la UK. I. 
                            Preparado por la kongreso  
                            Konforme al la "Kongresa Operaciaro", 
                              ni aranghis nian preparadon en 8 partojn el 165 
                              artikoloj. La estraro de UEA, la centra oficejo 
                              de UEA kaj LKK de la gastiganta lando kune respondecas 
                              pri tio. La unua parto dauris de la akcepto de peto 
                              de gastigo ghis la Gotenburga Kongreso kaj inkluzivis 
                              pli ol 30 laborojn, el kiuj 20 devas esti plenumataj 
                              de LKK sole au kune kun UEA; la dua parto estis 
                              laboroj dum la Gotenburga Kongreso inkluzive de 
                              establo de kongresa akceptejo, transpreno de kongresa 
                              flago kaj aliaj 4 laboroj. La tria parto dauros 
                              de nun ghis la fino de 2003, kaj duono de la 30 
                              laboroj koncernas nin. Chefaj 
                            laboroj en niaj unuaj du partoj estis:  
                             1.Ni okazigis kunvenojn de la 
                              Konstanta Komitato de ChEL kaj interkonsilighis 
                              pri la preparado, elmetis projekton de LKK el esperantistoj 
                              de ChEL, EPCh, China Radio Internacia kaj la Pekina 
                              Esperanto-Asocio, kaj difinis ChEL kiel dejhorejon;  2. Pere de la China Fremdlingva 
                              Eldona kaj Distribua Buroo, la supera instanco de 
                              ChEL, ni raportis la sukceson de peto de gastigado 
                              de la kongreso al la Informa Oficejo de la Shtata 
                              Konsilantaro, la Ministerio de Eksteraj Aferoj, 
                              la Financa Ministerio, la Pekina Popola Registaro 
                              kaj la China Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj 
                              Landoj, kaj petis ilian direktadon kaj subtenon 
                              al la preparado;  3. Ni elmetis projekton pri 
                              alta protektanto kaj starigo de Honora Komitato 
                              de la Prepara Komitato de la Kongreso kaj prezentis 
                              la peton al la Centra Registaro de Chinio. Ni intencas 
                              peti Wu Bangguo, prezidanton de la Konstanta Komitato 
                              de la Tutlanda Popola Kongreso, kiel altan protektanton; 
                              kaj peti Xu Jialu, vicprezidanton de la Konstanta 
                              Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, kiel honoran 
                              prezidanton de la Prepara Komitato. Zhao Qizheng, 
                              ministro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, 
                              jam promesis esti prezidanto de la Prepara Komitato, 
                              kaj gvidantoj de rilataj departementoj de la registaro 
                              estos vicprezidantoj de la komitato;  4. Ni kontaktighis kaj interkonsilighis 
                              kun la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj, 
                              la China Turisma Servo kaj la Pekina Internacia 
                              Konferenca Centro kaj atingis kelkajn interkonsentojn;  5. Ni publikigis en "La 
                              Mondo" anoncon por varbi projektojn por la 
                              kongresa emblemo. Che la komenco de la jaro ni faris 
                              elektadon kaj havis decidon pri la emblemo, kaj 
                              tion aprobis UEA;  6. Ni fondis oficialan retpaghon 
                              de la kongreso de 2004 kaj malfermis la Esperantan 
                              version kaj la chinlingvan version respektive en 
                              aprilo kaj junio;  7. Ni eldonis la unuan bultenon, 
                              afishojn kaj alighilojn, eldonis propagandajn diskojn 
                              "Bela Pekino", "Proponindaj Itineroj" 
                              kaj "Sunradioj post Shtormo", eldonis 
                              fotoalbumon "Antikvaj Vidindajhoj de Pekino" 
                              kaj kunlaboris kun la Pekina Esperanto-Asocio en 
                              eldonado de "Gvidlibro pri Pekino" kaj 
                              Esperantaj libroj;  8. Ni sendis delegaciojn al 
                              la 87-a Kongreso de 2002 en Brazilo, la 3-a Azia 
                              Kongreso en Seulo de Respubliko de Koreio kaj la 
                              88-a Kongreso de 2003 en Gotenburgo de Svedio, kiuj 
                              interkonsilighis kun estraranoj de UEA pri la preparado 
                              por la 89-a UK, esploris la organizadon de la kongresoj 
                              kaj informadis la kongresanojn pri la Pekina Kongreso 
                              de 2004;  9. En 2002 kaj 2003 ni akceptis 
                              konstantajn kongresajn sekretariojn de la Centra 
                              Oficejo de UEA, interkonsilighis pri la kongresejo, 
                              loghejoj, turismo k.a. aferoj;  10. Ni faris enketadon por fari 
                              la kongreson karakteriza kaj mejloshtona kaj difinis 
                              la unuapashan projekton de la preparado;  11. Ni okazigis kunvenon de 
                              gvidantoj de la societo "Amikoj de Esperanto" 
                              por gajni ilian subtenon kaj petis ilian opiniojn 
                              pri la preparado por la kongreso. Gvidantoj de la China Fremdlingva Eldona 
                            kaj Distribua Buroo multe prizorgas la preparadon 
                            de la kongreso. Ili multfoje instrukciis kaj okazigis 
                            kunvenojn de buroestroj por interkonsilighi pri la 
                            preparado de la kongreso. S-ro Cai Mingzhao, vicministro 
                            de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro kaj 
                            estro de la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua 
                            Buroo, instrukciis: "Nepre faru la kongreson 
                            de 2004 plene sukcesa, karakteriza kaj mejloshtona 
                            en E-movado. Aranghu la preparadon en plena atento." Lau la instrukcio de la gvidantoj de la 
                            buroo kaj la reala stato de E-movado, ni ellaboris 
                            unuan planon de preparado, kaj ghia gvidpenso kaj 
                            ghenerala postulo estas: Chiam meti la socian efikon 
                            sur la unuan lokon; konigi al la esperantistoj de 
                            la mondo la disvolvighon kaj progreson de la china 
                            E-movado sub la prizorgo de la registaro; konigi la 
                            penadon de la chinaj esperantistoj en diskonigo de 
                            Chinio kaj penadon por la amikeco de la popoloj de 
                            la mondo kaj la mondpaco; prezenti la stabilan socion, 
                            progresantan ekonomion kaj chiuflankan konstruadon 
                            de bonhava socio de Chinio. Krome, estas necese aranghi 
                            la kongreson per merkata maniero, pene krei pli bonan 
                            profiton kaj esplori multmanieran diskonigon de Chinio 
                            sub la kondicho de merkata ekonomio. Por fari la kongreson 
                            karakteriza kaj mejloshtona, ni devas unue establi 
                            perfektan institucion por la preparado kaj multe peni 
                            en du flankoj, nome "veki vastan atenton en kaj 
                            ekster la lando" kaj "chiuflanke konigi 
                            Chinion". Por veki vastan atenton en kaj ekster 
                            la lando, ni devas akcenti la skalon de la kongreso, 
                            internacian influon, enlandan respondon kaj nombron 
                            de kongresanoj. Por "chiuflanke konigi Chinion", 
                            ni aranghos chinan kulturan semajnon dum la kongreso 
                            kaj zorgoplene sukcesigos la ekskursojn antau kaj 
                            post la kongreso. Kaj en tio ni bezonas subtenon de 
                            chinaj esperantistoj en chiuj flankoj.  Lau 
                            la postulo de UEA, ni bone faros la jenajn laborojn:  
                            1. Kiam la nomlisto de la alta 
                              protektanto de la kongreso kaj membroj de la Honora 
                              Komitato estos decidita, ni tuj okazigos gazetaran 
                              konferencon por anonci la aferon kaj per tio amplekse 
                              antauenpushi la propagandon kaj raportadon pri la 
                              kongreso kaj Esperanto;  2. Decidi la temon kaj programerojn 
                              de la kongreso. Ni konsilas la kongresan temon "Lingva 
                              egalrajteco kaj mondpaco", ke poste oni ellaboru 
                              "Pekinan Manifeston" sur tiu bazo. Fina 
                              decido dependos de interkonsiligho kun estraranoj 
                              de UEA;  3. Bone fari la hejmpaghon "Universala 
                              Kongreso de Esperanto"en la chinlingva versio de la China Reto malfermita 
                              en septembro por konigi al la tuta socio Esperanton 
                              kaj UK de 2004;
  4. Difini gheneralan planon 
                              por turismo, loghado k.a. kaj pene disvastigi ghin; 
                              5. Trejni laborantojn kaj volontulojn 
                              por la kongreso kaj fondi Esperantajn kursojn por 
                              volontuloj, laborantoj kaj interpretistoj. Lastatempe 
                              ni fondis kurson en la China Fremdlingva Eldona 
                              kaj Distribua Buroo kaj baldau kunlaboros kun la 
                              Pekina Instituto de Ekstera Ekonomio por fondi Esperantan 
                              kurson;  6. Redakti kaj eldoni la duan 
                              bultenon, kongreslibron kaj aliajn Esperantajn librojn. 
                              Eldoni Esperantan "E-movado en Chinio" 
                              kunlabore kun la Pekina Federacio de Socisciencaj 
                              Asocioj kaj bildlibron "100 Jaroj de Esperanto 
                              Internacie"; subteni lokajn Esperantajn organizojn 
                              en eldonado de Esperantajn librojn pri la konstruado, 
                              kulturo kaj E-movado de la respektivaj lokoj;  7. Pasho post pasho efektivigi 
                              la planon kun chinaj karakterizajhoj, ekzemple iniciati 
                              Esperantan Arbaron, starigi Esperantan monumenton, 
                              okazigi prelegojn pri la karakterizaj kulturoj de 
                              la nacioj de Chinio kaj varieteon kun naciaj gustoj;  8. Bone fari la aferojn pri 
                              la disvolvo de merkato de kongresaj memorajhoj kaj 
                              enspezo de reklamoj;  9. Sendi delegaciojn al Esperantaj 
                              kongresoj en Japanio kaj Koreio por altiri esperantistojn 
                              al la Pekina Kongreso pli multe ol tiuj al la 71-a 
                              UK. II. 
                            Kunlaboro de tutlandaj esperantistoj por la preparado 
                            de UK La chinaj esperantistoj estis kuraghigataj 
                            de la sukceso en peto de gastigado de la 89-a UK. 
                            En la pasinta jaro ili montris grandan prizorgon por 
                            la preparado de la kongreso kaj donis multe da bonaj 
                            proponoj kaj konsiloj al la China Esperanto-Ligo. 
                            Krome la lokaj organizoj faris tre diversajn aktivadojn 
                            por kontribui al la 89-a UK. ChEL dankas tiujn organizojn 
                            pro ilia klopodado.      Sukceso 
                            de la 89-a UK dependos de UEA kaj LKK. Kaj LKK devas 
                            sin apogi sur la lokaj E-organizoj kaj la tuta esperantistaro. 
                            Fakte ili ankorau havos multon por fari:  Unue, bone trejni esperantistojn kaj pene 
                            altigi ilian lingvonivelon. ChEL ne havas sufichan 
                            forton por fondi multajn kursojn, kaj la nuna kurso 
                            estis taskita por preparado de la kongreso, do la 
                            lokaj organizoj devas chiamaniere utiligi siajn kapablojn 
                            por malfermi diversformajn kursojn kaj efike altigi 
                            la lingvonivelon de la membroj, kaj nur tiam ili povos 
                            vere partopreni en la kongreso. Multaj el niaj samideanoj 
                            shatas movadon kaj neglektas altigon de sia lingvonivelo. 
                            Kion opinios la fremdlandaj kongresanoj, kiam ili 
                            trovos, ke chinaj esperantistoj parolas neesperante 
                            en la Esperanta kongreso? Kaj kiel ni povos partopreni 
                            en la diversaj aktivadoj kaj konigi nian landon? Tial 
                            ni frontas urghan taskon chiuflanke altigi nian lingvonivelon. Due, la lokaj Esperantaj organizoj devas 
                            bone organizi sian delegacion. Chi-foje ChEL ne limigos 
                            la nombrojn de partoprenantoj por la lokaj organizoj. 
                            Sed ni devas garantii la sukceson de la kongreso, 
                            kaj ni devas klerigi la kongresanojn je la persona 
                            kvalito. Se lokaj E-organizoj prenos sur sin la laboron 
                            organizi sian delegacion, ili povos unue fari edukadon 
                            pri akcepto de fremdlandaj gastoj, utile al la administrado 
                            de la kongreso; due, disvolvi sian rolon kaj elstarigi 
                            la trajton de sia delegacio por pli bone partopreni 
                            en la aktivadoj de la kongreso; kaj trie, altiri pli 
                            da esperantistoj al la delegacio. Ni fervore helpos 
                            al la lokaj delegacioj. Trie, partopreni en chiuj aktivadoj de 
                            la kongreso, en diskutado de kongrestemo, kongresa 
                            universitato, fakaj kunsidoj kaj varieteo. La chinaj 
                            kongresanoj devas esti ne nur auskultantoj kaj rigardantoj, 
                            sed ankau prelegantoj, prezidantoj kaj aktoroj, por 
                            plene manifesti la lingvonivelon kaj charmon de la 
                            chinaj esperantistoj. Asocioj kaj esperantistoj de 
                            diversaj lokoj devas fari sufichan sinpreparon kaj 
                            pretigi siajn karakterizajn programerojn. Tiuflanke 
                            ni devas lerni de japanaj kaj koreaj esperantistoj. 
                            Ili viglas en chiuj aktivadoj dum la kongresoj, kaj 
                            ni trovis, ke ili ofte kunportas dekojn da kilogramoj 
                            da vestoj kaj rekvizitoj. Kvare, multe kontaktighi kun esperantistoj 
                            kaj Esperantaj organizoj kaj inviti ilin al la Pekina 
                            Kongreso.  Kvine, sin prepari por akceptado de fremdlandaj 
                            kongresanoj. Ili vizitos kelkajn lokojn antau kaj 
                            post la kongreso, kaj tio bezonos vojagvidantojn kaj 
                            akceptantojn, estas necese pretigi materialojn pri 
                            la vidindajhoj kaj kulturo de la lokoj, kaj oni povas 
                            eldoni propagandilojn kunlabore kun lokaj registaraj 
                            departementoj.  Sese, fortigi propagandon kaj disvastigon 
                            de Esperanto kaj formi longedauran movoforton; klopodi 
                            por inviti lokajn gvidantojn al la kongreso, por ke 
                            ili konu Esperanton kaj Kongreson de Esperanto kaj 
                            subtenu Esperantan movadon; en la lokoj sen organizo, 
                            oni starigu au restarigu organizon utiligante la bonan 
                            shancon pro la okazigo de la Pekina Kongreso; aktive 
                            raporti la kongreson per la loka jhurnalismo por diskonigi 
                            Esperanton; malfermi Esperantan kurson por multigi 
                            esperantistojn.  Unuvorte, la tuta Esperantujo de Chinio 
                            devas plene utiligi la favoran situacion por pli efike 
                            propagandi kaj disvastigi Esperanton, multigi esperantistojn, 
                            oftigi kontakton kun alilandaj organizoj, senchese 
                            multigi aplikadon de Esperanto en ekonomio, kulturo, 
                            scienco, teknologio kaj aliaj kampoj, servigi Esperanton 
                            al chiuflanka konstruado de bonhava socio de Chinio 
                            kaj pushi Esperantan movadon de Chinio al nova stadio. 
                           Samideanoj kaj amikoj,  Ni kune penu por la preparado de la kongreso. 
                            Sukceso de la Pekina Kongreso de 2004 bezonas kunan 
                            penadon de chiuj esperantistoj de Chinio.   
                            * Raporto 
                              farita de s-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario 
                              de la China Esperanto-Ligo kaj direktoro de ghia 
                              centra oficejo, en la 5-a China Kongreso de Esperanto. . |