China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Informoj
Laborraporto de la China Esperanto-Ligo*
(1999 - 2003)

4 jaroj pasis post la 4-a China Kongreso de Esperanto en augusto de 1999 en Guilin. En la pasintaj 4 jaroj progresis la Esperanta movado de Chinio. Nun mi prezentu laborraporton de la China Esperanto-Ligo.

I. Laboro de la China Esperanto-Ligo

1. Petado de permeso de gastigado de la 89-a UK en 2004

En 1999 la China Esperanto-Ligo prezentis raporton pri invito de la 89-a UK de 2004 al Pekino. Marte de 2000 la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro donis respondon: "La propono de la China Esperanto-Ligo pri invito de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto de 2004 al Pekino estis aprobita de la centra registaro. La China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo donu atenton por sukcesigi la aferon." Urbestro Liu Qi de Pekino skribis sur la dokumento: "La Pekina Popola Registaro kaj la pekina popolo tutforte subtenos la grandan kongreson kaj volonte kunlaboros por garantii plenan sukceson de la kongreso." En marto de 2001 establighis speciala komisiono por peto de permeso de gastigado de la kongreso kaj Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo, prenis sur sin la prezidantecon de la komisiono. En septembro kaj novembro de 2001 ghenerala direktoro s-ro Osmo Buller de UEA, prezidanto s-ro Renato Corsetti kaj vicprezidanto Lee Chong-Yeong de UEA vizitis Chinion. Gvidantoj de koncernaj departementoj de Chinio intervidighis kun ili kaj promesis al ili plenenergian subtenon al la kongreso. Por subteni la Chinan Esperanto-Ligon en ghia peticio, la Xi'an-a Esperanto-Asocio iniciatis varbon de subskribo de "Verda komunikado, subteno al Pekino en ghia peticio pri gastigado de la Universala Kongreso de 2004". 445 homoj tra la lando partoprenis en tiu aktivado.

En la 8-a de februaro de 2002 s-ro Osibov, ghenerala sekretario de UEA, oficiale informis la Chinan Esperanto-Ligon, ke la estraro de UEA okazigis plenan kunvenon kaj aprobis la peton de Pekino pri gastigado de la kongreso de 2004.

2. Preparado por la 89-a UK de 2004

Lau la Kongresa Operaciaro, la tuta preparado konsistas el 8 partoj kun 165 artikoloj, kiujn plenumos UEA kaj la gastiganta lando. Pri la preparado raportos s-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de ChEL.

3. Laboro de la centra oficejo de ChEL

"La Mondo", organo de la ligo, estis reformita en 2001 kaj en 2003 aperis "Informilo de ChEL" kun la celo ghustatempe kaj kiel eble plej rapide komuniki la movadon al la esperantistoj en la tuta lando. Kaj ni malfermis rubrikojn kaj legajhojn por la kongreso en la venonta jaro.

La papera versio de El Popola Chinio estis nuligita, sed viglas la reta versio. La China Interreto funkcias en 8 lingvoj inkluzive de Esperanto, tio pruvas, ke Esperanto havis novan progreson en la informa epoko, eble diskonigi kaj lerni Esperanton pere de interreto estas unu el la bonaj metodoj.

En 2003 la ligo reregistris la membrojn, kaj 58 el ili estas dumvivaj. La centra oficejo de la ligo liveras al la membroj Esperantajn librojn kaj sonkasetojn kaj servas al ili per poshtsendo. La oficejo akceptis chinajn kaj fremdlandajn esperantistojn kaj helpis lokajn E-organizojn en ilia movado.

S-ro Liu Ling penis kelke da jaroj kaj klasifikis la pli ol 8000 ekzemplerojn de 4000 specoj da libroj de la China Esperanta Biblioteko kaj metis ilin en komputoran indekson. Krome chiuj titoloj de la artikoloj de "La Mondo" de 1981 ghis 2000 estis enmetitaj en indekson de komputoro.

4. Aktivadoj kaj kunvenoj de la China Esperanto-Ligo

En la 30-a de marto de 2001 la ligo jubileis la 50-an datrevenon de sia fondigho. Ni retrorigardis la 50 jarojn kaj desegnis laboron en la nova jarcento. Che la jubileo Chai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto" kaj la unua china ambasadoro en Usono, faris paroladon rememorigante la sukcesojn kaj malfacilojn de la Esperanta afero en la pasintaj 50 jaroj kaj montris sian sincerecon al Esperanto.

Novembre de 2000 okazis en Fuzhou la plivastigita kunveno de la sesa konsilantaro, en kiu ni proponis lanchi la projekton "Sukceso". La China Esperanto-Ligo, la lokaj organizoj kaj individuoj senchese disvastigis Esperanton en pli multaj kampoj kaj akiris sukcesojn.

Februare de 2002 okazis en Pekino jubileo por la 20-a datreveno de la fondigho de la societo "Amikoj de Esperanto". Lau la bezono de la disvolvigho de Esperanto la kunvenantoj rekomendis novajn membrojn de la societo. En augusto de 2000 okazis en Hongkong la 56-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto kaj la China Esperanto-Ligo plenumis grandan parton de la preparado de LKK. En augusto de 2003 okazis enYanji la 22-a Komuna Seminario de chinaj, japanaj kaj koreaj junuloj.

II. Energia aktivado de lokaj organizoj en propagando kaj disvastigo de Esperanto

Kun plena entuziasmo esperantistoj de diversaj lokoj partoprenis en E-movado, kio pushis nian movadon en stabilan disvolvighon.

1. Multigho de regionaj kunvenoj

En la lastaj jaroj lokaj organizoj okazigis multajn karakterizajn simpoziojn, komercajn renkontighojn kaj kulturajn intershanghojn aldone al la longa intertempo de tutlandaj kongresoj. Tio levis la lingvonivelon kaj plifortigis amikecon kaj Esperanto disvastighis en tiuj lokoj.

Meze de augusto de 2000 okazis en Changde de Hunan internacia simpozio de originala verkado de Mao Zifu. En augusto de 2001 okazis en Changchun de Jilin la 3-a Nordorienta Kongreso de Esperanto. En oktobro de 2002 okazis en Lanzhou de Gansu la 1-a Nordokcidenta Kongreso de Esperanto. En junio de 2002 okazis en Xinxiang de Henan-provinco la Azia-Europa Konferenco de Esperanto kaj Ekonomio-komerco. En la fino de 2002 en Kantono, chefurbo de Guangdong, oni okazigis kunvenon por la 20-a datreveno de la fondigho de la provinca kaj urba E-asocioj. Samtempe Esperanto-asocioj de 6 sudaj provincoj okazigis Esperantan Kulturan Intershanghon. Esperantistoj de la Nordoriento okazigis 3-foje kunloghadon. En majo de 2003 okazis en Yueyang de Hunan-provinco kunveno de internacia Esperanta kulturo, ekonomio kaj turismo. En la fino de augusto de 2003 okazis en Pekino la 1-a Nordchinia Kongreso de Esperanto.

2. Diskonigi Esperanton diversmaniere

Organizoj kaj individuoj de diversaj lokoj energie propagandas Esperanton en diversaj manieroj por ke pli da homoj konu Esperanton. La Esperanto-Asocio de Huangshi de Hubei-provinco iniciatis "Jarcentan Vojaghon" trans la Azi-Europa Kontinenta Ponto por diskonigi Esperanton. Esperantisto Li Dugong de Chengdu, Sichuan-provinco, biciklis de Chengdu al Yanji por propagandi Esperanton. La Pekina Esperanto-Ligo okazigis en la Shtata Biblioteko prelegon pri Esperanto kaj en la Pekina Lingva Universitato kolokvon pri Esperanto. La Shanhaja Espernto-Asocio okazigis Esperanto-kurson en la halo de la Shanhaja Federacio de Socisciencaj Asocioj. En Hangzhou de Zhejiang oni okazigis konsultighon pri Esperanto kaj Shako-matchon de Esperanto-pokalo. La Changzhou-a Esperanto-Asocio aranghis la 1-an Demonstradon de Esperanto de Infanoj. Nankino de Jiangsu-provinco okazigis Infanan Esperantan Ekspozicion. Chengdu okazigis malgrandan eksponon de Esperantaj libroj, jhurnaloj kaj bildoj. La Chongqing-a Esperanto-Asocio okazigis E-kurson por studentoj. Esperantisto Zhang Minniu de Lianyungang de Jiangsu-provinco mem faris tabulon kun propagandiloj pri Esperanto kaj montradis ghin en komerca strato.

3. Persiste eldoni Esperantajn librojn kaj gazetojn

Organizoj kaj individuoj de diversaj lokoj eldonis Esperantajn gazetojn, notis la movadon kaj personulojn kaj multe helpas intershanghon de informoj kaj sperto kaj akcelas progreson de nia movado. Inter ili estas revuoj "Verda Stelo", "Verda Spiko", "Verda Stepo", "Agado", "E-movado en Gansu", "Verda Pekino", "Verda Lumo", "Verd Stelo de Yimeng", "Esperanto Aktivas" kaj "Esperantistoj de Tajvano"; la informiloj de Shanhajo, Tianjin, Chongqing kaj Tancheng; literaturaj revuoj "Penseo" kaj "Literatura Ghardeno de Verda Epoko" kaj faka revuo "Fervojista Esperantisto".

En la lastaj jaroj oni eldonis nombron da altkvalitaj libroj, kiuj ludas tre bonan rolon en diskonigo, disvastigo kaj apliko de Esperanto. La Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune kompilis "Cent Jaroj de Esperanto en Chinio". "Hujucz kaj Esperanto" kompilita de Hou Zhiping estis eldonita de la China Esperanto-Eldonejo. Kaj ankorau multaj Esperantaj eldonajhoj, ekzemple "China-Esperanta Vortaro pri Medicinaj Vegetaloj" de Cui Zhijin, vicprezidanto de la Shanhaja Esperanto-Asocio, "China-Esperanta-Angla Fervoja Vortaro" kompilita de Li Sen kaj eldonita de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, la "Chinaj kaj Fremdlandaj Famuloj pri Esperanto" eldonita de la Congqing-a Eldonejo; Eldonejo de la Liaoning-a Universitato eldonis "Vivo de Zamenhof", Lan Tianqiang kompilis "Chinaj Esperantistoj kaj la China E-movado". Krome La Instituto Verda Stelo de la Nordoriento eldonis "Konversacio en Esperanto" kompilita de Li Shijun, "20 Jaroj de Movado de la Interna Mongolio", "Kroniko de la E-movado en Tianjin", "Verkoj de Shao Yong". La Hubei-a Esperanto-Asocio eldonis nombron da altkvalitaj elektronaj libroj.

4. Vigla disvolvigho de Esperanta Instruado

Disvastigho kaj daura ekzisto de Esperanto estas nedisigebla de Esperanta instruado. Asocioj de Pekino, Tianjin, Shanhajo, Shanxi, Kantono, Zhenjiang, Liaoning, Dandong kaj Xinxiang fondis E-kursojn. La Supera Mina Kolegio de Norda Chinio, la Tianjin-a Agronomia Instituto, Mezlernejo de Guozhuang de Tianjin, la Chongqing-a Universitato, Changtai-gubernio de Fujian, la Elementa Lernejo Houshi de Kaiyuan de Liaoning-provinco starigis E-kurson. La Profesia Teknologia Normala Instituto sub la Pekina Unuigita Universitato, la Pekina Lingva Universitato, la Tianjin-a Fremdlingva Instituto, la Nankina Universitato, la Kantona Universitato, la Shandong-a Universitato, la Dalian-a Universitato, la Guilin-a Normala Instituto, la Hefei-a Politekniko, la Xiamen-a Jimei-universitato, la Financa Kolegio de Liaoning kaj la Jilin-a Normala Instituto prenis Esperanton fakultativa kurso.

5. Pli kaj pli oftighis intervizito de chinaj kaj alilandaj esperantistoj

Multaj alilandaj esperantistoj vizitis Chinion kaj pli kaj pli multaj chinaj esperantistoj vizitis aliajn landojn por Esperanta aktivado kaj komerco pere de Esperanto. Reprezentanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio vizitis Koreion, kaj la Yanbian-a Esperanto-Asocio ghemelighis kun la Esperanto-Asocio de Daeten de Koreio. Lokaj asocioj plifortigis kunlaboron kaj intershanghon. Krom okazigi kongreson, la lokaj asocioj ofte aranghas interviziton kaj rekontighon, ekzemple la asocio de Zhejiang-provinco vizitis tiujn de Zhenjiang kaj Changzhou de Jiangsu-provinco, kaj la asocioj de Nankino, Zhenjiang kaj Changzhou aranghis renkontighon. Kelkaj esperantistoj partoprenis UK.

6. Pli kaj pli ofta apliko de Esperanto en interreto

Esperanto estas pli kaj pli ofte aplikata en interreto. En la interreto trovighas ne nur hejmpaghoj de lokaj organizoj, sed ankau tiuj de individuoj, kaj la enhavoj estas tre richaj. Pere de ili oni povas akiri freshdatajn informojn pri Esperanto, legi au fari Esperantajn verkajhojn, fari kulturan kaj komercan intershanghon kaj altiri pli da homoj al Esperanto.

III. Problemoj kaj malfaciloj en la laboro

La China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la supera instanco de ChEL, trovighas en reformado de sistemo kaj rearangho de la strukturo, kaj ChEL trovighas en esplorado pri sia ekzisto kaj disvolvigho kaj renkontis malfacilojn. Kaj krome ni ne estas iniciatemaj en laboro kaj ne bone faris la laboron, kaj ni petas pardonon. Sub la kondicho de merkata ekonomio, "La Mondo" ne povas konformi al la disvolvigho de la situacio. Ni intencis vivteni la revuon per ghia enspezo, sed fakte ni ne sukcesis en tio. La ligo ne povis doni makroskopian direktadon kaj konkretan helpon al la lokaj organizoj, kaj ne bone servis al la membroj. Kaj krome la centra oficejo de la ligo frontas malfacilojn pro manko de laboruloj, mono kaj necesaj materialoj.

IV. Tasko en la estonteco

La plej grava tasko estas nenio alia ol preparado por la kongreso. Tio decidos la ekziston kaj disvolvighon de la ligo. Kaj due, en la reformado de la ligo, ni devas esti iniciatemaj kaj turni nian servon al entreprenoj kaj la socio por akiri spacon de ekzisto kaj disvolvigho dum la servado al la entreprenoj kaj la socio. Trie, doni makroskopian direktadon al la lokaj asocioj kaj ellabori konkretajn projektojn kaj metodojn. Kaj fine, klopodi por la 3 taskoj elmetitaj de UEA (disvastigi, lerni kaj apliki Esperanton) por pushi la Esperantan movadon de Chinio al nova tajdo!

----------------
* Laborraporto farita de s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo, en la 5-a China Kongreso de Esperanto.