Kiel mendi ekskursojn?
Bonvolu atente tralegi la priskribojn
kaj elekti. Post la elekto, vi povas veni al la kongresa
mendilo (vi jam alighis al la kongreso). Se vi preferas
paperan mendilon, plenigu klare kaj atente (preslitere)
la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ghin
samtempe kun via pago al Roterdamo (chinoj al la china
peranto). Se en via lando estas Kongresa peranto,
vian mendon kaj pagon vi povas sendi al tiu.
Por malmendoj validas la kondichoj presitaj
dorsflanke sur la mendilo.
Bv. chiam sendi la mendilon kaj pagon
al la sama adreso, t.e. instanco.
Gheneralaj kondichoj
Char chiuj ekskursoj dependas de minimumo
da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la
rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni
klopodos averti vin kiel eble plej frue antau la Kongreso,
kun propono pri eblaj alternativoj.
Chiuj ekskursoj startas de la kongresejo,
kaj revenas tien. Klopodu veni dek kvin minutojn antau
la indikita starthoro de la ekskurso. Chiujn ekskursojn
akompanos E-lingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj
chicheronoj sed nur bonvolaj helpantoj, do bv. indulgi
ilin per pacienco kaj samideana komprenemo, komprenante
ke ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.
Chiuj prezoj estas en euroj (EUR).
Che la registrigho en la kongresejo, chiuj
mendintoj ricevos, kun la kongresaj dokumentoj, koverton
kun la menditaj Kongresaj biletoj. Sur la biletoj
estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo,
buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj
en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj
sur la biletoj. Ne forgesu preni shirmilojn kontrau
suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj
povas esti netauga por homoj kun marshhandikapoj;
la priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.
La prezoj inkluzivas: chicheronadon de
loka turisma servo kaj E-lingva chicherono, vojaghadon
per bonkvalitaj busoj, enirbiletojn por la vizitataj
lokoj, kaj tagmanghojn dum la tuttagaj ekskursoj (tamen
ne trinkajhojn).
|