La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en
merkredo, la 28-a de julio, sed ankau en aliaj tagoj.
La prezoj inkluzivas tagmanghon. Chiuj autobusoj estas
altkvalitaj kaj klimatizitaj.
E1 La Granda Muro che Badaling kaj
Dingling-mauzoleo
Mardo kaj merkredo
Ekiro: 08h30 Reveno: ch. 17h00
Prezo: 37 EUR
La Granda Muro estas unu el la plej grandaj
kaj antikvaj konstruajhoj de la mondo. Ghi longas
entute 6700 km. La parto che Badaling kun longo de
3741 metroj konstruighis en 1505; ghi estas la plej
bone konservata parto de la Granda Muro de Ming-dinastio.
Strategie lokite, ghi estas ege fortika kun multaj
fortresoj.
Dingling-mauzoleo estas tombo de imperiestro
Shenzong kaj liaj du edzinoj de Ming-dinastio. Ghiaj
konstruajhoj konsistas el mauzolea pordego, haloj,
turo kaj subtera palaco. Ghi situas en regiono de
la 13 imperiestraj tomboj, la Ming-tomboj.
E2 Tianjin
Ekiro: 08h30 Reveno: ch. 17h00
Prezo: 30 EUR
Tianjin estas tre granda urbo je du horoj
autoveture de Pekino. Ghi estas fama historia urbo
kaj ankau grava loko de norda kulturo. Ghi estas abunda
je popolaj metiartajhoj. Ni vizitos la budhisman monahhejon
Dabei, la Tamburan Turon, kaj kulturajn kaj manghstratojn
kie ni povos ghui diversajn manghajhetojn kun loka
gusto.
E3 Orientaj Mauzoleoj de Qing-dinastio
Merkredo kaj vendredo
Ekiro: 08h30 Reveno: ch. 17h00
Prezo: 39 EUR
En urbo Zunhua de Hebei-provinco kushas
la plej granda kaj bone konservata mauzolearo de Qing-dinastio.
Ghi kovras entute 74 kvadratajn kilometrojn.
Tie kushas 15 mauzoleoj de imperiestroj
kaj imperiestraj edzinoj. Ghia arkitekturo atingis
kulminon de la antikva china arkitekturo bazita sur
la principoj de Feng Shui. Tie vidighas tri grandaj
haloj en la Mauzoleo de la Imperiestra Patrino Cixi,
Mauzoleo de imperiestro Qianlong (honorata kiel trezorejo
de shtona skulpturo), subtera budhisma halo, kaj shtona
arkajho, la plej largha en Chinio.
E4 Tanzhe-templo kaj Shihua-groto
Merkredo kaj jhaudo
Ekiro: 08h30 Reveno: ch. 17h00
Prezo: 32 EUR
Tanzhe-templo estis konstruita en 265-316
p.K. Ghi estas la vidindajho kun la plej longa historio
de Pekino. La nuna templo Tanzhe estas heredajho de
la dinastioj Ming kaj Qing, kaj konsistas el diversaj
pavilonoj, preghhaloj, kortoj kaj grupo de pagodoj.
Ghi, lau la montodeklivo, aspektas tre impone inter
tre maljunaj pinoj kaj cipresoj.
Shihua-groto, 50 km for de Pekino, estas
tipa karsta groto en norda Chinio. La groto havas
sep etaghojn. De la unua ghis la kvina etaghoj la
longeco estas pli ol kvin mil metroj, kaj en la sesa
kaj sepa etaghoj estas subteraj riveroj. La pejzaghoj
estas diversspecaj kaj kuriozaj. Altaprezata, ghi
estas populara ankau inter sciencesploristoj. Inter
la stalaktitoj, kiuj havas interalie bestformojn,
trovighas ankau formo de florbrasiko, unikajho en
Chinio.
E5 Hongluo-templo kaj la Granda Muro
che Mutianyu
Ekiro: 08h30 Reveno: ch. 17h00
Prezo: 40 EUR
 La
templo Hongluo trovighas 50 km for de Pekino. Ghi
konstruighis en 378 kaj ekspansiighis dum Tang-dinastio.
Historie ghi estis budhisma sanktejo, loko de pilgrimado
fare de japanaj kaj sudorientaziaj budhistoj, kaj
lulilo de china chigong-o, multe honorigita de malnovepokaj
imperiestroj. Oni nomas ghin la unua budhisma templo
norde de Pekino.
La Granda Muro che Mutianyu trovighas
je 70 km nordoriente de Pekino, inter profundaj valoj
kaj krutaj monteghoj. La parto de la muro tie chi,
kun longo de tri mil metroj, havas sur si 20 gvatturojn
kaj estas unika pro siaj fortikajhoj, kaj konsilinda
por tiuj kiuj volas eviti la homamason en tiu parto
che Badaling.
|