D1 Imperiestra Palaco kaj Tian'anmen-placo
Tagoj: sabato, dimancho kaj lundo posttagmeze
(13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)
Prezo: 19 EUR
 La
Imperiestra Palaco, en la centro de Pekino, estas
nomata ankau Malpermesita Urbo. Kun areo de 720 mil
kvadrataj metroj kaj preskau dek mil chambroj, ghi
konstruighis en 1406 dum Ming-dinastio, ghi loghigis
24 imperiestrojn de la dinastioj Ming kaj Qing. Ghi
estas la plej granda kaj plej bone konservata antikva
konstruajharo de Chinio.
Antau ghia suda pordo trovighas Tian'anmen-placo,
kiu havas entute 440 mil kvadratajn metrojn kaj estas
la plej granda placo en la mondo.
D2 Hutong-oj kaj Princdomo de Gongwang
Tagoj: mardo posttagmeze (13h30-17h00),
dimancho kaj jhaudo matene (08h30-12h00)
Prezo: 20 EUR
 Ekskurso
al la hutong-oj de Pekino (malnovaj mallarghaj stratoj)
impresos vin. Vi havos ideojn pri tio kiel vivis ordinaraj
chinoj en la malnova Pekino, kaj ankau vidos kia estas
la tradicia vivo de la pekinanoj nuntempe. Vi iros
unue al la Tambura Turo pere de pedal-triciklo por
havi superrigardon de la loko, kaj poste piedeniros
la hutong-ojn. Post la promenado vi vizitos la princdomon
de Gongwang, kiu situas che la norda bordo de Shicha-lago
kaj estas la plej granda kvadrata korto de Chinio.
Ghi enhavas pli ol 20 vidindajn lokojn en oficdomo,
korto kaj ghardeno.
D3 Chiela Altaro kaj Tian'anmen-pordego
Tagoj: dimancho kaj jhaudo posttagmeze
(13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)
Prezo: 18 EUR
Tian'anmen-pordego estas simbolo de la
China Popola Respubliko. Konstruita en 1417 dum Ming-dinastio,
ghi estas la loko kie la kortego proklamis siatempe
dekreton pri surtronigho de imperiestroj kaj nomumo
de imperiestraj edzinoj. Ghi estis konstruita kun
la celo esti la chefa eniro al la Malpermesita Urbo.
En 1949 prezidanto Mao Zedong deklaris tie la fondighon
de la China Popola Respubliko. De sur la turo oni
havas bonan vidon al la tuta placo kaj chirkauaj imponaj
konstruajhoj.
La Chiela Altaro estas la plej granda
kulta konstruajharo en la antikva Chinio. Ghi konstruighis
en 1420 dum Ming-dinastio kaj funkciis kiel preghejo
de la imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj por
peti richan rikolton.
La chefaj vidindajhoj estas Ronda Altaro,
Pregha Halo kaj Ehha Muro. En 1998 Unesko deklaris
ghin kultura heredajho de la homaro.
D4 Somera Palaco kaj Bestoghardeno
Tagoj: dimancho, jhaudo kaj vendredo matene
(08h30-12h00), mardo posttagmeze (13h30-17h00)
Prezo: 21 EUR
 La
Somera Palaco trovighas je 15 km for de la urbocentro
de Pekino. Konstruita en 1750, ghi origine estis provizora
imperiestra palaco kun ghardenaro. En 1888 la Imperiestra
Patrino Cixi donis al ghi la nunan nomon.
La palaco konsistas el Wanshou-monto,
Kunming-lago, Foxiang-pavilono kaj aliaj eroj. La
ghardenistika dispozicio montras la grandajn sukcesojn
de la chinaj ghardenoj kaj okupas altan lokon en la
ghardenistika historio de la mondo. Rava loko kaj
malfacile forgesebla, ghi estis deklarita kultura
heredajho de la homaro de Unesko en 1998.
La Pekina bestoghardeno estis imperiestra
farmejo de Ming-dinastio. En 1955 fondighis tie la
Pekina Zoo kun plankareo de 50 mil kvadrataj metroj.
En la ghardeno vivas rinoceroj, leonoj,
tigroj, elefantoj, pandoj, nordorientaj tigroj kaj
orharaj simioj, entute pli ol 500 specoj de bestoj.
D5 Yonghe-lamaejo kaj Konfucea Templo
Tagoj: mardo kaj jhaudo posttagmeze (13h30-17h00)
Prezo: 17 EUR
Yonghe-lamaejo
estas la plej granda lamaa templo en Pekino, kie imperiestroj
de Qing-dinastio kultis siatempe la prapatrojn. Ghi
kombinas la hanan, manchuan, mongolan kaj tibetan
arkitekturajn stilojn. Ghiaj chefaj vidindajhoj estas
la Ekranmuro, Chielregha Halo, Darmo-rada Halo kaj
Wanfu-pavilono.
La Konfucea Templo estis destinita por
kulti Konfuceon en la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing.
Ghi konstruighis en 1302. Nun ghi estas la chefurba
muzeo, kie vi vidos grandnombrajn valorajn historiajn
restajhojn kaj dokumentojn de Pekino inter aliaj 80
mil historiaj objektoj.
D6 Xiangshan-parko kaj Templo de Kushanta
Budho
Tagoj: dimancho kaj vendredo matene (08h30-12h00)
Prezo: 16 EUR
Xiangshan-parko, ch. 30 km for de la urbocentro
de Pekino, trovighas en la Okcidenta Montaro de Pekino.
La loko estas unu el la plej preferataj de pekinaj
familioj kiel ripozejo. En la parko trovighas 28 vidindajhoj,
inter temploj, pavilonoj kaj pagodoj konstruitaj dum
diversaj dinastioj.
La Templo de Kushanta Budho konstruighis
antau pli ol mil jaroj kaj estis riparita en 1734.
En la halo kushas kupra budha statuo, kvin metrojn
longa, kun la dekstra mano subtenanta la kapon kaj
la maldekstra brako etendita.
Malantaue staras 12 argilaj budhaj statuoj.
La tuto montras la chefan Budhon, Shakjamunio, testamentantan
al siaj dischiploj che la nirvano.
D7 Lugou-ponto
Tagoj: lundo kaj vendredo posttagmeze
(13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)
Prezo: 15 EUR
Lugou-ponto, konata ankau kiel Marko-Polo-ponto,
kushas super Yongding-rivero, 15 km sudokcidente de
Pekino. Konstruita en 1189, ghi estas 266,5 m longa
kaj 7,5 m largha, kaj havas sur siaj balustroj 485
shtonajn leonojn divers-pozajn. Marko Polo skribis
en siaj vojagh-notoj ke ghi estas "la plej bona
ponto en la mondo". Nepre vizitinda loko!
D8 Kultura strato Liulichang
Tago: vendredo matene (08h30-12h00)
Prezo: 11 EUR
Malnova kaj nova, autentika kaj neautentika,
morala kaj malmorala, chio estas trovebla en la strato
Liulichang. Situante en la sudokcidenta parto de Pekino
kaj longante je 750 metroj, ghi estas unu el la du
stratoj kiuj ankorau havas la aspekton de bazara strato
dum la epoko de Qing-dinastio (la alia estas la strato
Suzhou che la Somera Palaco, kie ne okazas tiom da
vera komercado). En la okdekaj jaroj, la strato estis
renovigita kaj diversaj specialajhaj butikoj rekonstruitaj.
Kun hele farbitaj pordoj kaj domo-randoj, kaj kun
gracie kurbaj tegmentoj el nigraj tegoloj, iom de
la malnova vivstilo de Pekino ghi restas tie chi konservita.
Tie staras multe da butikoj de antikvajhoj, chin-stilaj
pentrajhoj, kaligrafajhoj kaj kopiajhoj faritaj che
antikvaj steleoj.
La famaj Rongbaozhai-butiko, China Librovendejo
kaj Vendejo de Historiaj Artajhoj estas tie. Bela
strato, ghi estas vizitinda ne nur de art-amantoj.
|