Cseh-kurso. "Zamenhof kreis la lingvon
kaj Cseh la metodon por instrui ghin", oni kutime
diras rilate al Esperanto. Jen, do, shanco konatighi
kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita
de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Henrik
Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof
kaj aliaj. La kurso estas destinita al komencantoj,
kaj ghin gvidos Ewa Bondar el Pollando. La partopreno
en la kurso estas aparte pagenda.
La kotizo estas 50,00 EUR por enloghantoj
en landoj de kategorio A kaj 37,50 EUR por enloghantoj
en landoj de kategorio B. Detalaj informoj kaj alighilo
estas riceveblaj che la organizanto: Internacia Esperanto-Instituto,
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando;
iei001@tiscali.nl.
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA.
Dum la UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto
je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas
el tri partoj: gramatika antautesto, skriba parto
kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika
antautesto rajtas partopreni la skriban parton de
la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la
sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro
praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzamenighi.
Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilinda.
Anoncu vin, prefere antau la 15-a de junio
2004, che la sekretario de la Internacia Ekzamena
Komisiono (IEK) (P.O. Box 36, Powhatan VA 23139, Usono;
steloj+1 804 598 3050, f+1 804 598 5608, bmaxey@visi.net),
kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon
(40% de la MA-kotizo en la loghlando de la kandidato)
al UEA-konto ilek-a. Kaze de neprezentigho au nesukceso
en la antautesto, oni rericevos 50% de la pagita kotizo.
Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos
atingita, eblos sin anonci surloke che la ILEI-budo
en dimancho. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la
MA-kotizo en la loghlando de la kandidato. Oni aparte
atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro
de UEA, ke la delegitoj "atingu almenau la nivelon
de la meza ekzameno". Simile, lau la regularo
pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj
devas posedi Esperanton minimume ghis la nivelo de
la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn
pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj,
oni trovas en la Gvidilo al Internaciaj Ekzamenoj
de ILEI/UEA (2-a eld., elcherpita sed baldau reeldonota).
Bazaj informoj pri la ekzamenoj kaj specimenaj testoj
trovighas ankau che http://www.edukado.net/ekzilei.jsp.
Konversaciaj Rondoj. Paroligaj kursoj
kun http://www.edukado.net. Kongresanoj ankorau ne
sufiche spertaj en la lingvouzo povas praktiki ghin
kun aliaj samideanoj de la tuta mondo, sub la gvido
de konataj Esperanto-pedagogoj, s-ino Katalin Kov¨¢ts
kaj Sylvain Lelarge. Konsilindas anticipe anonci la
deziron partopreni kaj indiki la nivelon (komencanto,
baza, meza, progresanto).
China Eksprese. Dum tri lecionoj vi ricevos
bazajn informojn pri la china lingvo. Interesa kaj
gaja maniero ekkoni la plej parolatan lingvon en la
mondo.
|