China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
DUA BULTENO

Kiu kongresos, kiam kaj kie?

60-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), apud urbo Kovrov (Rusio), 10-17 julio 2004. Alighoj kaj informoj che TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; +31 (0)10 436 1044, f+31 (0)10 436 1751; oficejo@tejo.org. Vizitu ankau la TTT-ejon: http://www.tejo.org/ijk.

37-a ILEI-Konferenco. Ghi okazos de la 1-a ghis la 6-a de augusto en la urbo Shashi. Temo: "Kultura kaj lingva diverseco en edukado". La alighkotizo, kiu inkluzivas nur la programon (do, ne la loghadon au manghadon) varias inter 15,00 EUR kaj 55,00 EUR, lau la loghlando kaj dato de aligho.

Loghado kaj manghoj estas aparte pagendaj. La alighilo troveblas che http://ikso.net/ilei/dok/aligxilo.doc. Pliaj infomoj che http://ikso.net/ilei/agado/konferenco_2004.php?lingvo=eo, kaj che A. Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001@tiscali.nl.

Internacia Infana Kongreseto ne okazos chi-jare, sed ja estos infanvartejo en la kongresejo. Gepatroj estas petataj volontuli; bv. sinanonci.