Disdonado de propagandiloj kaj informiloj.
Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi
la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj
agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonajhon
au revuon, fari donacon al chiuj kongresanoj, por
anonci iun renkontighon, kursaron, varon. La plej
efika maniero estas enmeti la informilon en dokumentujon
kiun ricevas chiu kongresano. Tiu servo estas aparte
pagenda (275 EUR), kaj necesas peti permeson de la
Estraro de UEA por disdonado. Neniu dokumento rajtas
esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la
Estraro.
Salonmendoj kaj standoj (budoj). Chiuj
fakaj asocioj konataj al UEA ricevis salon-mendilon
por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas. Salonmendoj
devas atingi la Centran Oficejon ghis la 1-a de marto
de la Kongresa jaro.
Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate,
kaj eblas postuli por ili ekstran pagon. Salonon por
kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego),
sed nur asocioj. Se via asocio ankorau ne ricevis
la mendilon, bv. peti ghin che la konstanta adreso.
Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj au grupoj
kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni
broshurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon
dum la Kongreso (320 EUR). Tiujn budojn oni ne rajtas
uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj
k.s.), sed jes por kolekti mendojn kaj donacojn.
Kongresa Libroservo. Universala Kongreso
estas okazo ankau por aktualigi vian bibliotekon,
achetante en la plej richa E-vendejo de la jaro: la
Kongresa Libroservo. Multaj novaj libroj, interalie
el la kongreslando mem, estos unuafoje lanchitaj en
la Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos
acheti ankau kun speciala rabato. La Kongresa Libroservo
havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn
esperantajhojn dum la UK. Se vi au via asocio volas
vendigi viajn eldonajhojn, necesas ke vi ofertu ilin
al la Libroservo de UEA (CO) minimume tri monatojn
antau la Kongreso.
Bazaro. La Kongresa Libroservo vendas
ankau kasedojn, kompaktdiskojn, vidbendojn, monerojn
kaj filatelajhojn, sed principe ne pretas vendi neesperantajhojn.
Por tiaj varoj oni foje organizas Kongresan Bazaron.
Interesitoj kontaktu la Centran Oficejon por peti
pliajn detalojn. Ekster la Libroservo kaj la Bazaro
oni ne rajtas vendi au kolekti monon por iu ajn celo.
Pagmanieroj. Estas diversaj kontoj kaj
manieroj per kiuj oni povas pagi siajn Kongresajn
mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna
kaj plej malmultekosta. Tamen bv. noti ke la plej
sekura kaj rapida vojo estas poshta au banka monghiro.
Se vi mendas proksime al la limdatoj, bv. ankau noti
ke pagoj al poshtaj kontoj ekster Nederlando (en Germanio,
Svedio ktp) povas foje dauri ech unu monaton. Nepre
konsideru malfermon de konstanta konto che UEA, char
tio havas plurajn avantaghojn. Bonvolu chiam sendi
pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco.
Kotizojn kaj donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere
pagu al la landa peranto (vidu la liston de la oficialaj
perantoj sur la interna dorskovrilo).
Pagojn por loghigo, ekskursoj, bankedo
kaj flugbileto faru rekte al Universala Kongreso de
Esperanto en unu el la jenaj manieroj:
- poshta ghirkonto: nederlanda konto 62
73 37 (ghiroficejo Den Haag) je la nomo de Universala
Kongreso de Esperanto en Rotterdam.
- banko: per banka ghiro al konto 42.69.01.444
je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto che
ABN-AmRo Bank, Rotterdam.
- poshtmandatoj: sendu internacian au
nederlandan poshtmandaton rekte al la konstanta adreso.
- UEA-konto: personoj kun suficha bonhavo
che UEA povas sendi mendilojn kaj peti debeton al
sia persona konto.
- monbiletoj: oni povas sendi monbiletojn
(en euroj au valuto shanghebla al euroj) al la konstanta
adreso, prefere en registrita koverto.
- al la poshtokonto en la nomo de Universala
Esperanto-Asocio en:
Belgio: 000-1631831-97
Germanio: Koln 3182.91.509 BLZ 370 100
50
Svedio: 74374-0
Svislando: Bulle 12-2310-0.
Se vi pagos per banka cheko, bv. sendi
ghin al la konstanta adreso (sube). La cheko estu
en euroj. Pagante per banka ghiro au cheko de ekster
Nederlando, nepre aldonu 9,50 eurojn por la bankkostoj.
Prefere ne sendu chekojn kiuj ne estas titolitaj al
unu el la bankoj en Nederlando. Kostoj por ili povas
esti tre altaj. Ne forgesu chiam klare indiki la celon
de via pago. Loghantoj de la Kongresa lando sendu
mendilojn kaj pagojn al la kasisto de LKK.
N.B. UEA havas ankau aliajn bankkontojn,
je dispono de la Asocio, do ne de la Kongresa Administracio
(vd. Jarlibron 2003, p. 33-34). Prefere ne sendu Kongres-celajn
pagojn al tiuj kontoj, char la traktado povas dauri
pli longe.
Kreditkartoj. Eblas pagi ankau per kreditkartoj
Visa, Eurocard, Mastercard, Access kaj American Express,
indikante la numeron de la karto, la daton ghis kiam
ghi validas, kaj la tri kontrolciferoj malantau la
kartoj (CVC-numero).
En tiu kazo la pagata sumo tamen devas
esti plialtigita je 5% pro administraj kostoj, tiel
ke por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagomanieron.
Asekuro. La kongreskotizo ne inkluzivas
asekuron kontrau akcidento au malsano de alighinto
dum la Kongreso. Necesas do ke chiu alighinto zorgu
mem pri tauga asekuro. La Kongreso mem ne repagas
mendojn (ekz. por loghado, ekskursoj, bankedo), se
la malmendo venas post la difinita limdato. Char temas
pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri
sin kontrau eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu
vian kutiman asekuriston.
Donacoj. La Kongreso bonvenigas donacojn
por la chi-subaj celoj:
Adoptaj Gepatroj: subvencias partoprenon
en la Internacia Infana Kongreseto de infanoj el landoj
kun transpagaj problemoj.
Fondajho Canuto: helpas membrigon al UEA
de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.
Triamonda Kaso: helpas al kongresanoj
el triamondaj landoj.
Blindula Kaso: helpas al blindaj kongresanoj.
Volontula Fondajho: subtenas volontulan
servon che la Centra Oficejo.
Ghenerala Kaso: por la ghenerala subteno
al la organizado de la UK.
Mencio pri chiu donacinto aperos en la
Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.
|