Ghenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj
pri vizdonado malsamas lau landoj, kaj ke ili konstante
shanghighas. Tial bv. nepre mem kontroli che la plej
proksima kongreslanda diplomatia reprezentejo (bv.
mem trovi ties adreson en via chefurbo au najbara
lando), chu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondichoj.
UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj
faritaj post la 1-a de majo 2004, kaj principe ne
povos respondi al tiaj malfruaj petoj.
Se vi vizitas aliajn landojn, Honkongon
au Makaon, bv. kontroli ankau pri la neceso havi vizon
por tiuj landoj/regionoj kaj eventuale reeniran vizon
al Chinio.
Listo de landoj kiuj bezonas vizon por
Honkongo troveblas che:
http://www.immd.gov.hk/ehtml/hkvisas_4.htm
(tamen bv. kontroli che la china ambasadejo chu la
informo estas ghisdata).
Retpagho de Chinio pri turismo: http://www.cnta.com.
Retpagho de Honkongo: http://www.immd.gov.hk/index.html.
Retpagho de Makao, pri vizoj: http://www.macau.gov.mo.
La kongresanoj mem devas zorgi pri la
akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas
peti helpon de UEA kaj LKK.
Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas
teksti nur por la periodo de la oficiala kongresa
dauro (24-31 de julio 2004, eventuale plus dauro de
menditaj antau- kaj/au postkongresoj). Se vi bezonas
pli longan restadon, tion vi devas aranghi private.
Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale
la kongresa konfirmilo devus sufichi por pruvi la
kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj
povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos
se oni petas ghin, al alighintaj kongresanoj el vizbezonaj
landoj. Al nealighintoj oni ne povas sendi invitleteron
nek aliajn konfirmajhojn. Bv. konscii, ke nek UEA
nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Mongarantio. Senkonsidere chu oni havas
au ne la vizon, necesas pruvi che la eniro en la landon
ke oni posedas sufichajn monrimedojn por la restado.
Al kongresanoj kiuj mendis kaj pagis loghadon pere
de UEA (au venas je aparta invito de UEA), oni povas
sendi, se necese kaj lau peto, konfirmon pri pagitaj
servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo
de sufichaj monrimedoj.
UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn
al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem
devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufichaj
rimedoj por restado en la kongresa lando.
Asekuroj. Unu el la postuloj por ricevi
vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj
zorgu mem. Ofte tute tauga asekuro estas achetebla
che flughavenoj.
|