 Kongresejo.
La Pekina Internacia Konferenca Centro situas en la
Vilagho de Azia Sportkunveno (Yayuncun), je 9 km norde
de la urbocentro. Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto,
Beichendonglu 8, CN-100101, Chinio. Por korespondado,
bv. uzi la adreson de UEA.
Klimato. Musona kun klare distingitaj
kvar sezonoj. Julie kaj auguste la temperaturo povas
atingi ch. 30 celsiusajn gradojn. Tiam pluvo estas
ofta; pro tio bv. porti ombrelon au pluvmantelon.
Elektro. 220-volta, 50-herca. Kontaktiloj
dupolusaj kaj tripolusaj, rondaj kaj plataj.
Akvo. En Chinio la kranakvo ne estas tuj
trinkebla. La chinoj kutime trinkas boligitan akvon.
Mono. Renminbi (RMB). La baza unuo estas
juano (yuan), kiu egalas 10 ghiaojn (jiao) au 100
fenojn (fen). Ekzistas biletoj je 1, 2, 5, 10, 20,
50 kaj 100 juanoj kaj 1, 2 kaj 5 ghiaoj, kaj moneroj
je 1, 2, 5 fenoj, 1 kaj 5 ghiaoj kaj 1 juano.
Tempo. Ok horojn antau la Universala Tempo
(GMT).
Monshangho. Internacie konverteblajn valutojn
eblas shanghi en la Banko de Chinio, la internacia
flughaveno de Pekino, la kongresejo, kaj iuj grandaj
hoteloj. La intershangha kurzo estas egala. Ne shanghu
monon en neoficialaj monshanghejoj, nek kun privatuloj.
Je la 12-a de januaro 2004 unu euro valoris 10,54
juanojn.
 Telefono.
Chinio +86, Pekino +10. En chiuj hoteloj kaj la kongresejo
la kongresanoj povas telefoni alilanden. Surstrate
staras telefonbudoj. Por uzi tiujn budojn achetu en
poshtoficejo "IP"-kartojn kontrau 30, 50,
100 au 200 juanoj.
Prezoj. Por plejparto de la okcidentanoj
la chinaj prezoj estas relative malaltaj, sed en komercaj
centroj kaj turismaj vendejoj iom altaj.
Sekureco. En Pekino kaj aliaj grandaj
urboj necesas singardemo pri mono kaj havajhoj.
Lingvoj. La oficiala lingvo en Chinio
estas la hana, kaj la plej ofte uzata fremda lingvo
estas la angla.
Medikamentoj. Se vi uzas preskribitajn
medikamentojn, bv. kunporti kuracistan recepton en
la latina.
Sanservoj. Medicinaj servoj de pluraj
landoj havas kontraktojn kun Chinio, surbaze de kiuj
eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj
loghantoj. Bv. mem kontroli, chu via lando havas tian
kontrakton kaj sub kiuj kondichoj. Eksterlandanoj
havu konfirmilon pri san-asekuro. LKK kaj UEA ne respondecas
pri asekuro de la kongresanoj.
 Trafiko.
Autobusoj, metroo kaj taksioj estas, krom bicikloj,
la chefaj trafikiloj en Pekino. La chefurba flughaveno
trovighas je 30 km for de la urbocentro de Pekino
kaj je 25 km for de la kongresejo. Por veturi de ghi
al la kongresejo eblas preni taksion, au flughavenan
buson kiu ekveturas je 20-minutaj intervaloj. La flughavenaj
busoj iras tra Sanyuanqiao, Dabeiyao, Wangfujing,
Xidan kaj aliaj trafikaj nodoj. Du tagojn antau la
Kongreso LKK havos akceptejon en la flughaveno, kaj
la kongresanoj povos veturi per difinitaj busoj al
hoteloj ofertataj de UEA pagante po 10 eurojn (vd.
mendilon).
En Pekino funkcias 400 autobusaj linioj,
14 trolebusaj linioj kaj du subteraj fervojoj. La
busoj funkcias chiutage de 5h00 ghis 23h00.
Proksime de la kongresejo estas pluraj
linioj al la difinitaj hoteloj kaj al la urbocentro.
|