 Gheneralaj
kondichoj de mendoj. La kondichoj de mendoj kaj malmendoj
estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke
en la Dua Bulteno. Mendante, chiu kongresano akceptas
tiujn kondichojn. Estas konsilinde legi ilin antau
ol plenigi kaj sendi vian mendilon.
Loghdatoj. Kiel unuan loghdaton oni kalkulas
la daton de la alveno al la hotelo (eklogho); se oni
venas iam post noktomezo, kalkulighas la dato de la
antaua tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton
de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de
la lasta mateno en la hotelo).
Eniro kaj eliro. Principe, eblas okupi
chambrojn post la tagmezo de la mendita dato kaj necesas
forlasi la chambrojn ghis la tagmezo de la lasta tago.
Hoteloj estas normale flekseblaj pri tio. Se vi ne
okupas chambron dum la unua mendita tago, oni kutime
nuligas la rezervon, kaj vi perdas la pagitan sumon.
Dulitaj chambroj kaj hazarda kunloghigo.
La loghiga servo ne povas aranghi hazardan kunloghigon
de nekonatoj, pro kio dulitajn chambrojn oni disponigas
nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloghado
kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni chiam fakturas
la koston de plena chambro, do ech se la kunloghanto
forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi al homoj
kiuj nepre volas loghi en dulitaj chambroj sed ne
havas kunloghanton, che la retpagho de la Kongreso
(http://www.uea.org/kongresoj/uk_mendilo.html) troveblas
anonctabulo por tiu celo.
Frueco
de la mendo kaj alternativaj mendoj. Char la mendeblaj
kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe char la Kongreso
okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble
plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la
originala mendo chiam lau la preciza deziro de la
mendanto. Tial che chiu mendo oni nepre menciu ankau
alternativajn loghvariantojn. En la retpagho de la
Kongreso eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.
Pagoj. La mendojn oni traktos nur post
la ricevo de la koncerna pago.
Ofertataj servoj. La chambroj de la menciitaj
hoteloj (ne de la turisma servologhejo) havas telefonon,
televidilon, dushejon (kelkaj ankau bankuvon) kaj
necesejon. La prezo inkluzivas la matenmanghon, krom
se menciite alie.
Limdatoj. La limdato por fari mendojn
estas la 1-a de majo 2004. Mendojn post tiu dato oni
plenumos nur escepte, ghis la 1-a de junio, kaj nepre
kontrau aparta krompago (40 euroj). Pri malmendaj
reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.
Loghkonfirmoj. Minimume monaton antau
la UK vi ricevos konfirmon pri via loghado, kun detalaj
informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravajhoj.
Prezoj estas en euroj (EUR) por unu persono
por unu nokto.
|